Ni serĉas volontulon, kiu laboros kun ni de oktobro 2018 ĝis junio 2019. Se vi: estas veturema junulo (18-30-jara), ne-civitano de Pollando, ŝatas aktive okupiĝi pri Esperantaj projektoj, kiel instruado… [legu pli]
Kategorio: erasmus+
Turisma foiro en Lodzo
Lastsemajnfine esperantistoj prezentis esperanton dum la turisma foiro en Lodzo. Nia eŭropa volontulo Marc Konijnenberg helpis en la esperanto-budo kaj kiel parto de la programo prezentis pri sia vojaĝo al Togolando.
Instruista trejnado en Tuluzo
En la tagoj 14-18 de marto 2018 en Tuluzo okazis trejnado por junaj (ontaj) instruistoj de Esperanto. El Bjalistoko al la trejnado iris Mariola kaj Iwona kiel partoprenantoj kaj Przemysław kiel trejnisto. Merkrede la 25an… [legu pli]
Nederlando: Mia Naskiĝlando
La 18an de oktobro je 18h00 dum renkontiĝo en la klubejo Marko, nia nova volontulo, rakontis pri sia lando – Nederlando; prezentis pri la geografio, kutimoj kaj aliaj sciindaĵoj de… [legu pli]
La fino de la kursoj kaj adiaŭo de Amelie
Ĵaude oni finis la sezonon 2016/17 en nia societo. La kursanoj el kvar grupoj en diversaj niveloj ricevis diplomojn. Ili lernis multe dum la kursoj, estis diligentaj kaj scivolemaj, kaj… [legu pli]
Seminario Erasmus+
25 III – 2 IV 2017 – en Munkeno okazis laŭvica trejnseminario pri trejnistaj kapabloj kadre de la projekto ”Trejnu la trejniston” financata de la Eŭropa Unio kadre de la… [legu pli]
Esperantistoj kun vizito en Ostrów Mazowiecka
Vendrede la 19an de majo ni gastis en la Fondaĵo AMF en Ostrów Mazowiecka kaj parolis al la junuloj pri la historio de LLZ kaj Esperanto kaj pri la nuna… [legu pli]
Iĝu trejnisto! – resumo de la trejnado en Italio
Kadre de la projekto AEJK okazis trejnado en la belega itala vilaĝo Castione della Presolana. La renkontiĝo daŭris de la 8a ĝis la 18a de aprilo 2017. La celo de… [legu pli]
Erasmus+ en Vercelli
En merkreda renkontiĝo, la 16an de novembro je 17h00 en la klubejo ni rakontos pri renkontiĝo de la projekto Trejnu la Trejniston en Vercelli, en Italio, kiu okazis kadre de… [legu pli]