Ekskurso laŭ spuroj de Zamenhof

Esperanto-spuroj de L. L. Zamenhof kaj J. Ŝapiro

1. Bjalistoka Esperanto-Centro, strato Piękna 3.

En la jaro 1992 Komunumo Bjalistoko donacis al Fondaĵo Zamenhof (kreita en 1987) ruinigitan konstruaĵon de iama Hebrea Talmuda Lernejo, troviĝantan en la urba centro, ĉe la strato Piękna 3, proksime al la placo planita por Monda Esperanto-Centro. Kune kun “Wersal Podlaski” – privata konstruentrepreno – Fondaĵo Zamenhof rekonstruigis la domon en la nova formo sub la kondiĉoj, interkonsentitaj kun la vojevodia aŭtoritato pri konservado de antikvaĵoj. En 1995, laŭ la skribita interkonsento, la Fondaĵo kaj Wersal Podlaski dividis la komunan posedaĵon.

La enirpordo al la sidejo de Esperanto-Centro estas malantaŭ la fronto de la domo. Dekstre de ĝi staras granda ŝtono kun skulptita dulingva surskribo ”Partoprenantoj de 72a UK de Esperanto kaj loĝantaro de Bjalistoko decidis, ke en ĉi-tiu loko estos konstruita Monda Centro de Esperanto L. Zamenhof Bjalistoko 22.VII.1987” farita de Jerzy Grygoruk en 1987, okaze de la 72 UK en Varsovio kaj subskribo de la fondoakto de Monda Centro de Esperanto en Bjalistoko.

De 1995 ĝis la fino de 1999 funkciis tie, laŭ la iniciato de Kazimierz M. Derkowski, dank’ al la financa subteno de Urbo Bjalistoko loka Centro de Informado kaj Kulturo je la nomo L.L.Zamenhof kaj sidejo de Fondaĵo Zamenhof. La 15-an de novembro 1999 Fondaĵo Zamenhof kaj Bjalistoka Esperanto-Societo funkciigis tie Esperanto-Centron, en kiu okazas Esperanto-kursoj kaj kunvenoj.

2. Monumento al Zamenhof, placo ĉe la stratoj Białówny kaj Malmeda.

La 6-an de aŭgusto 1959, dum la vizito en Bjalistoko de la partoprenantoj de la 44-a UK (en Varsovio) oni enmasonigis en la fundamenton de la projektita monumento al Zamenhof, ĉe la strato Malmeda, la fondoakton. Pli frue estis elektita la projekto de Stanisław Lisowski, kiu proponis starigi tie monumentan figuron de Zamenhof, skulptitan en hela granitŝtono, starantan super stelo en cirklo. La projekto estis bela sed “tro kuraĝa” finance kaj neniam estis realigita.

En 1973 Jan Kucz, artisto el Krakovo, skulptis la buston starantan sur kolono. Sub la busto estas la jena teksto: „Ludoviko Lazaro Zamenhof 1859-1917” kaj dorsflanke „Esperanto proksimigas naciojn”.

3. La naskiĝloko de L. Zamenhof, strato Zamenhofa

Malgranda kaj ligna domo staris ĉe la stratoj Verda (nun Zamenhofa) kaj Blanka. Tie, la 15-an de decembro 1859, naskiĝis Lazaro Ludoviko. Ĝi estis detruita dum la milito, kaj ĝiaj restaĵoj malaperis plej verŝajne en la mezo de la 1950-aj jaroj por liberigi la spacon por nova loĝdomo. Nuntempe estas en tiu loko apartamentaro, sur kies muro troviĝas pentraĵo el 2008 – verko de Andrzej Muszyński – prezentanta Zamenhof, esperantiston Jakobon Ŝapiro kaj infanojn.

Sur la muro de la loĝdomo pendas memortabulo kun la dulingva teksto:

„Ĉi-tie staris la domo, en kiu la 15-an de decembro en la jaro 1859 naskiĝis kreinto de la internacia lingvo Esperanto dro Ludoviko Zamenhof”.

La memortabulon solene inaŭguris la partoprenantoj de la 44-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio la 6-an de aŭgusto 1959. La solenaĵon partoprenis: la prezidanto de UEA prof. Giorgio Canuto, kelkcent esperantistoj el la tuta mondo, kaj reprezentantoj de la urbaj kaj regionaj estraroj.

4. Iama Reala Gimnazio (nun: Liceum Ogólnokształcące nr 6) ĉe la strato Warszawska

En la malnova, impona konstruaĵo el la komeco de la 19a jarcento funkciis publika Reala Gimnazio, en kiu Zamenhof lernis de 1869 ĝis 1873. Sur muro de la Liceo en 1987 estis pendigita memortabulo kun la informo pri tiu fakto.

5. Familia domo de Jakub Ŝapiro ĉe la strato Lipowa 31/33

Ĉe la ĉefa strato de Bjalistoko staras ĝis nun la loĝdomo, en kiu dum pli ol 20 jaroj vivis Jakub Ŝapiro – la iniciatinto de la fondo kaj multjara prezidanto de Zamenhofa Esperanto-Societo.

Ŝapiro (Joŝo) iniciatis nomŝanĝon de la strato Zielona al Zamenhof, organizadis multajn E-aranĝojn, gvidis la “verdan” teatrotrupon, instruis Esperanton en Bjalistoko kaj en apudaj urbetoj (ekz-e en Grajewo). Li estis fama en sia urbo ankaŭ pro multaj ĵurnalistaj artikoloj en populara “Ilustrita Kuriero Ĉiutaga” (Ilustrowany Kurier Codzienny) kaj pro riĉa filatelista kolekto. Dum pli ol 10 jaroj li estis loka kaj poste landa delegito de UEA, ŝatata aŭtoro de parodiaj tekstoj, inter kiuj plej famas “La babiladoj de bonhumora Zamenhofano” ludata publike dum kelkaj Universalaj Kongresoj.

Ŝapiro, kune kun pli ol 3000 civitanoj de Bjalistoko – ĉefe hebreoj, estis la 12an de julio 1941 mortpafita de nazioj en la arbaro Pietrasze.

50 jarojn poste, en la ĉeesto de nevino de Ŝapiro – Felicja Nowak kaj tiama urbestro de Bjalistoko – Lech Rutkowski, sur la domon estis pendigita dulingva memortabulo, ĉe kiu ĉiujare la 12an de julio renkontiĝas la lokaj esperantistoj por omaĝi la memoron de Joŝo.

6. Porinfana Klinika Hospitalo je la nomo doktoro Ludoviko Zamenhof ĉe la strato Waszyngtona.

En 1988 laŭ la iniciato de la rektoro de la Medicina Akademio – prof. Zbigniew Puchalski kaj la unua direktoro de la hospitalo – prof. Maciej Kaczmarski, doktoro Ludoviko Zamenhof fariĝis la patrono de novkonstruata Porinfana Klinika Hospitalo, ĉe la strato Waszyngtona 21. Eksterlandanoj kaj la lokaj esperantistoj helpis financi ekipadon de la klinika aŭditorio nomita “Salono Esperanto”, en kiu troviĝas la busto de Zamenhof kaj malgranda ekspozicio. Dank’ al Bahaa Esperanta-Ligo en 1993 estis inaŭgurita la ĉambro por rehabilitado de infanoj kun specialaj iloj utilaj por fizika ekzercado. Sur la ĉambro pendas memortabuleto kun la nomo “Lidja Zamenhof”.

7. La ĉefa urboplaco Kościuszko – iama bazaro.

En la epoko de juna Ludoviko en Bjalistoko loĝis 35 mil homoj. La vilaĝanoj: hebreoj, germanoj, rusoj, tataroj komercis sur la placo apud la urbodomo. Multlingva amaso da homoj, ĉevalŝarĝoj, komercistoj, varoj, aĉetantoj kaj inter ili infano komprenanta preskaŭ nenion ….

Laŭ la legendo tiuloke malgranda Ludoviko decidis krei novan, universalan lingvon, kiu helpos interkomprenigi diversajn gentojn, religiojn kaj kulturojn.

Nun en la urbodomo troviĝas Podlaĥia Muzeo kun riĉa kolekto de pentraĵoj el la 19a kaj 20a jarcentoj kaj interesaj, portempaj ekspozicioj.

8.  Centro Ludoviko Zamenhof ĉe la str. Warszawska 19

La Centro estis malfermita okaze de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko. Ĝia ĉefa allogaĵo estas ekspozicio prezentanta Bjalistokon el la tempo de juna Ludoviko Zamenhof. Krom ĝi viziteblas ankaŭ portempaj ekspozicioj. La centro organizas diversajn kursojn, ĉiujare en ĝi okazas Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj. Diversaj eventoj en ĝi estas ligitaj ne nur kun Esperanto, sed ankaŭ kun multkultureco de Bjalistoko kaj Podlaĥio. En la jaro 2010 Podlaĥia libraro malfermis tie sian filion n-ro 14 – “Esperanto-Libraro”, kun riĉa kolekto de libroj en kaj pri Esperanto.

Pliajn informojn pri la Centro oni povas trovi ĉe ĝia retpaĝo (ankaŭ esperantlingva).

9. Bazlernejo n-ro 51 Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko – la str. Kluka 11A

Sian patronon la nova, bjalistoka lernejo ekhavis en decembro 2008. Dum Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okazis en ĝi solenaĵo kun malkovro de pentraĵo prezentanta la Centron Ludoviko Zamenhof. La lernejo regule okazigas eventojn omaĝe al Doktoro Esperanto.

Vizitu la retpaĝon de la lernejo.

10. Itinero de Esperanto kaj de Pluraj Kulturoj

Printempe de 2009 en Bjalistoko oni kreis novan turisman allogaĵon: la Itineron de Esperanto kaj de Pluraj Kulturoj. Dekkelkaj temtabuloj disstarigitaj en la urbocentro prezentas al promenantoj la lokojn ligitajn kun Esperanto, kun ĝia kreinto kaj plurkultureco kaj historio de la urbo. En la tabuloj troviĝas fotoj de la objektoj kaj priskriboj en tri lingvoj: la pola, Esperanto kaj la angla. Krome estas ankaŭ teksto en brajlo.

11. Hotelo Esperanto

La Hotelo Esperanto estas komforta kaj konvena loko, kiu certigas por siaj gastoj perfektajn kondiĉojn por labori kaj ripozi. Ĝi troviĝas en la urbocentro, proksime de la plej gravaj institucioj kaj oficejoj. Proksime de ĝi troviĝas ankaŭ Branicki-Palaco, nomata Versajlo de Podlaĥio, kun siaj belegaj, barokaj ĝardenoj, kaj simile bela Parko Planty. La hotelo estas adaptita por handikapaj gastoj.

12. Esperanto Cafe

Esperanto-Kafejo estas unika loko en la koro de Bjalistoko, ene de la historia urbodomo. Danke al la situo, la restoracio bonas por komercaj kunvenoj en la centro, delikata lunĉo, romantika vespermanĝo aŭ deserto kun kafo. En la restoracio oni povas gustumi multajn regionajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.

13. Skulptaĵo de juna Zamenhof

La monumento prezentas L. L. Zamenhof kiel junulon, en la aĝo, en kiu li loĝis en la urbo. La skulptaĵo troviĝas ĉe la strato Zamenhof, kiu nomiĝis Verda dum la tempo de juna Ludoviko.

En 2017 kadre de la Civitana Buĝeto, en kiu la loĝantoj povas proponi projektojn financotajn en la skalo kvartala aŭ urba, unu el la elektitaj projektoj estis konstruo de ĉi tiu monumento. La 17-an de aŭgusto 2017 la urbestro de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski anoncis konkurson por prilaboro de projekta koncepto de la monumento sur la strato Zamenhof apud la ĉefa foirplaco (Rynek Kościuszki). La 29-an de novembro la konkursa ĵurio aljuĝis la unuan premion de 14 mil zlotoj al projekto de Katarzyna kaj Ryszard Piotrowski.

La elektita projekto, realigita poste de Ryszard Piotrowski, estas latuna statuo alta je 145 cm, kiu prezentas dekkelkjaran Zamenhof kun libro en la maldekstra mano. Ĉirkaŭ li, inter pavimeroj, troviĝas disĵetitaj metalaj literoj de la alfabetoj latina, cirila kaj hebrea, al kiuj la persono rigardas.

La statuon solene malkovris la urbestro de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski dum solenaĵoj organizitaj de Bjalistoka Esperanto-Societo la 14-an de aprilo 2019 okaze de la 102-a datreveno de la morto de Zamenhof, kun ĉeesto de bjalistokanoj kaj esperantistoj.

Ekster la urbocentro (lokoj atingeblaj per aŭtobusoj, aŭtomomobiloj aŭ bicikloj):

14. Murpentraĵo “Liberecon por la mondo”

La murpentraĵo aperis en oktobro 2018 kaj estis inspirita de Ludviko Zamenhof mem, kiu volis vidi senmilitan, pacan mondon. Li revis pri multnacia socio, kiu ne detruus la spiriton de lokaj komunumoj. Tiuj ideoj konformas kun idealoj de libereco, tial Centro Ludoviko Zamenhof decidis montri la koncepton ie, kie ĝi estus videbla kaj igus nin pripensi la modernan signifon de libereco.

Maciej Szupica, grafika pentristo kaj dizajnisto, kiu naskiĝis en Bjalistoko, estis invitita por realigi la ideon. La murpentraĵo konsistas el multkoloraj grandaj literoj sur muro de domo ĉe la strato Broniewskiego 23.

15. Stratoj: Esperantystów, Antoniego Grabowskiego, Jakuba Szapiro

En 1998, pro la iniciato de Bjalistoka Esperanto-Societo, la urba konsilantaro de Bjalistoko decidis nomi du novajn stratojn en la kvartalo Bacieczki. La stratoj honoras ĉiujn esperantistojn kaj aparte Antoni Grabowski, la „patron de Esperanto-poezio”, kiu tradukis ia. „La neĝa blovado”. En la jaro 2017 la urba konsilantaro decidis pri alia ZEO: la strato Jakobo Ŝapiro, omaĝe al la antaŭmilita propagandisto de Esperanto en Bjalistoko.