Nederlando: Mia Naskiĝlando

La 18an de oktobro je 18h00 dum renkontiĝo en la klubejo Marko, nia nova volontulo, rakontis pri sia lando – Nederlando; prezentis pri la geografio, kutimoj kaj aliaj sciindaĵoj de la lando parte troviĝanta sub la marnivelo.

La preleganto preparis por ni spickuketojn (la recepton vi povas elŝuti ĉi tie).

Marc Konijnenberg estas volontulo de la programo Eŭropa Volontula Servo de Erasmus+. Li laboros en la Societo ĝis junio.

Fotis Mirosław Kisielewski.

Respondi