Iĝu trejnisto! – resumo de la trejnado en Italio

Kadre de la projekto AEJK okazis trejnado en la belega itala vilaĝo Castione della Presolana. La renkontiĝo daŭris de la 8a ĝis la 18a de aprilo 2017. La celo de la trejnado estis krei novajn trejnistojn kiuj povas uzi la novan scion por  estontaj projektoj en kaj ekster la Esperanta movado.

La renkontiĝo kadre de la projekto AEJK estis subtenata de la programo Erasmus+. Nur po 3 partoprenantoj  povis esti elektitaj el ĉiu lando (el Pollando ekzemple). Por la elektado estis respondecaj TEJO kaj la koncerna landa sekcio. El Pollando inter aliaj estis elektita Iwona Zalewska, membrino de Bjalistoka Esperanto-Societo (bes).

Dum la intensa trejnado, la tasko de la partoprenantoj estis prepari siajn profesiajn 3-horajn trejnadojn. La partoprenantoj faris tion en internaciaj grupetoj. La preparitaj trejnadoj estis malfermitaj por ĉiuj partoprenantoj de IJF. Ĉiuj novaj trejnistoj sukcesis kaj ili kreis interesajn kaj amuzajn trejnadojn.

En la ĉefa foto oni povas vidi la partoprenantojn kaj la trejnistojn post la trejnado de Szilva Szabolcs kaj Cyprien Guiya.

En la suba foto – partoprenantoj de la AEJK-trejnado dum la tasko.

Respondi