La fino de la kursoj kaj adiaŭo de Amelie

Ĵaude oni finis la sezonon 2016/17 en nia societo. La kursanoj el kvar grupoj en diversaj niveloj ricevis diplomojn. Ili lernis multe dum la kursoj, estis diligentaj kaj scivolemaj, kaj finfine ili konas Esperanton pli bone. En la ĉi-jaraj kursoj partoprenis personoj el diversaj landoj kaj kulturoj: pola, kartvela kaj germana.

Ni adiaŭis ankaŭ Amelie Chartier, Eŭropan Volontulinon, kiu dum la lastaj monatoj multege helpis al nia societo. Ŝi donis al ni multe da rido kaj koro. Amelie faris donacon por la klubo – kolekton de niaj komunaj fotoj. La klubmembroj ankaŭ donis al Amelie memoraĵojn.

Dum la renkontiĝo estis bona etoso, ĉar ni sidis ekstere kun bona vetero, bongustaj kukoj kaj aliaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Ni, instruistoj: Nina Pietuchowska, Przemysław Wierzbowski kaj Iwona Zalewska, volas ege danki al ĉiuj por via granda laboro. Ni estas feliĉaj kiam ni vidis vian progreson en Esperanto. Koran dankon!

Karolina, la plej juna kursanino en tiu ĉi jaro. Fotis Andrzej Kondraciuk

Respondi