Projektoj

Bjalistoka Esperanto-Societo partoprenas diversajn projektojn je loka kaj internacia niveloj.

erasmusplus  Ekde 2009 ni invitas volontulojn kadre de Eŭropa Volontula Servo.

elloke-logo  En la jaroj 2013-2015 ni partoprenis la partneran projekton Elloke-Tutmonden de la programo Grundtvig.

logottt_ok  En la jaroj 2015-2017 ni kunordigis la projekton Trejnu la Trejniston de la programo Erasmus+.

  En 2017 ni partoprenis la projekton Plej Bonaj Praktikoj en Lingvoinstruado de la programo Erasmus+.

Ekde 2020 ni kunordigas la projekton Reta Edukado Nun de la programo Erasmus+.

Ekde decembro 2020 ni partoprenas la daŭrigon de Trejnu la Trejniston kaj ekde februaro 2021 – la projekton Volontulado kaj asocia daŭripov-evoluo.