Pri ni

Bjalistoka Esperanto-Societo estas neregistara asocio fondita en 1991. Ĝi daŭrigas tradicion de la antaŭmilita societo fondita en 1921 de Jakobo Ŝapiro.

La 2-an de decembro 1990 dum la fondokunsido de 34 bjalistokaj esperantistoj oni decidis refondi Bjalistokan Esperanto-Societon. Pro la agado de Fondumo Zamenhof kaj lokaj esperantistoj oni renovigis konstruaĵon de iama Sinagogo Piaskower ĉe la strato Piękna 3. Ĝis la jaro 1999 funkciis tie Informcentro Kultura kaj Turisma Ludoviko Zamenhof. Ekde 2000 en la konstruaĵo troviĝas Esperanto-Centro kaj sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj de Fondumo Zamenhof.

Ĉefa okupo de la organizo estas popularigado de Esperanto en Bjalistoko kaj en la provinco, organizado de lingvokursoj je ĉiuj gradoj, ĉiujaraj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, prelegoj kaj aliaj eventoj.

La societo estis loka kunlaboranto de UEA por prepari UK 2009 okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof.

La estraron de la Societo ekde oktobro 2017 konsistigas:

  • prezidanto: Przemysław Wierzbowski
  • vicprezidantino: Nina Pietuchowska
  • kasistino: Alicja Jacewicz
  • sekretariino: Stefania Romanowicz
  • estraranino: Iwona Kondraciuk

Logotipoj de BES