Esperantistoj kun vizito en Ostrów Mazowiecka

Vendrede la 19an de majo ni gastis en la Fondaĵo AMF en Ostrów Mazowiecka kaj parolis al la junuloj pri la historio de LLZ kaj Esperanto kaj pri la nuna junulara E-movado. La junuloj povis ekscii, kio estas la profitoj de lernado de Esperanto. Oni povas legi librojn en Esperanto, vojaĝi, ekkoni novajn amikojn kaj partopreni en la projekto Erasmus+ kiel volontulo. Fine oni povis lerni la bazon de la lingvo.

En la unua parto de la renkontiĝo Przemysław Wierzbowski prelegis pri la historio de Esperanto. Dum la prezentaĵo li parolis pri malnova Bjalistoko, pri la vivo en la multnacieca urbo, ankaŭ li parolis pri Zamenhof, pri la historio de li kaj pri tio kial Zamenhof decidis krei la internacian lingvon.

Dum la prezentaĵo de Iwona Zalewska oni povis ekscii pli pri la nuna junulara Esperanta movado. La partoprenantoj eksciis kiel lerni Esperanton mem kun helpo de interretaj paĝoj kaj poŝtelefono.

Post la prezentaĵoj estis tempo por mallonga leciono de Esperanto kun nia volontulino Amelie Chartier kaj Iwona Zalewska. En la komenco la partoprenantoj povis sperti ĉu ili povas kompreni multe kiam Amelie priskribis bildeton. La junuloj volonte parolis pri la similecoj kun aliaj lingvoj. Poste ili ekkonis la alfabeton kaj partoprenis en eta leciono de la internacia lingvo.

 

Fotis Przemysław Wierzbowski

 

Respondi