Jakobo Ŝapiro

szapiroJakobo Ŝapiro naskiĝis la 29an de oktobro 1897 en Bjalistoko. Lia patro estis Aron, kaj la patrino – Maria kun la fraŭlina nomo Tropp. Rimarkindas, ke ĉi tiu familio apartenis al la plej eminentaj familioj, kaj ĝiaj reprezentantoj – ĉefe fakuloj pri teknikaj sciencoj – ludis gravan rolon en urbaj instancoj.  La plej juna frato de la patrino – Moisej – estis respondeculo pri akvoduktoj, kaj en la intermilita periodo fariĝis eĉ ĉefinĝeniero.

Apenaŭ 14-jara, la knabo lernis Esperanton en 1911. Li ĉiam estis fierega pri sia esperantisteco, des pli ke la komisionon, antaŭ kiu li trapasis la ekzamenon pri lingvokono, prezedis Ludoviko Zamenhof mem. Inter 1912-1917 li kune kun sia familio loĝis en Lodzo kaj tie komencis sian viglan agadon  por Esperanto. Li komencis instrui la internacian lingvon al siaj gimnaziaj kolegoj. Samtempe li kunlaboris kun Pola Esperanto-Societo (PES) en Lodzo, redaktante ĝian revueton. Li ankaŭ redaktis Esperanto-rubrikon en Gazeta Łódzka(Lodza Gazeto). Tiutempe li skribis amuzajn felietonojn pri la „verda popoleto”, kiujn li aperigos poste libroforme kiel Babiladojn de Bonhumora Zamenhofano. Tiu modesta libreto havis du eldonojn en 1922 kaj 1924. Ĝi estis bone akceptita kaj oni publikigis laŭdajn recenzojn. La prezidantino de Esperanto-Literatura Asocio, Marie Hankel, skribis: „Ĉiu vorto en la libreto estas amuza, la ŝercoj tre spritaj, krom tio ili estas esperantaĵoj ĉiam trafaj, sed neniam ofendaj”. Kaj L. Totsche recenzis ĝin favore en Literatura Mondo (1924, p. 156) atentigante, ke „la libro apartenas al la plej bonstilaj verkoj de l’ Esperanta literaturo kaj tial ĝi estas tre rekomendinda ankaŭ por komencantoj volantaj sin ekzerci en la lingvo”.

Kiam eksplodis la milito kun siaj teruraĵoj, ne malfortiĝis la aktivado de Jakobo Ŝapiro. Li verkis ruslingve la broŝuron La mondmilito kaj Esperanto. En 1915 publikigis ĝin la fama Saratova Eldonejo de G. Davidov. El tiu ĉi tempo venis ankaŭ multaj artikoloj, kiujn la kapabla junulo skribadis por la Esperantaj gazetoj, kiel The Esperanto Monthly, Germana Esperantisto, La Revuo, Progreso, Esperantista Voĉo, kaj pli poste en Esperanto Triumfonta.

Mallonge antaŭ la militfino la familio reiris Bjalistokon. Tie Jakobo Ŝapiro daŭrigis sian ĵurnalistan laboron, publikigante siajn kontribuaĵojn ĉefe en la pollingva Dziennik Białostocki (Bjalistoka Ĵurnalo) kaj judlingve en Dos noje lebn (Nova vivo). La grandparto de tiuj artikoloj rilatis Esperanton kaj ĝian movadon. Li estis ankaŭ konstanta kunlaboranto de la varsovia Ilustrowany Kurier Codzienny(Ilustrita Ĉiutaga Kuriero), kaj la korespondaĵojn el Bjalistoko li signadis per „So”. En Pola Esperantisto li publikigis siajn raportojn pri landaj kongresoj de la pola esperantistaro, sed ankaŭ pri la UK-oj, kiujn li partoprenis. Li estis korespondanto el Bjalistoko kaj el la regiono de Podlaĥio. Li aktivis en Literatura Esperanto-Asocio, Internacia Esperanto-Unuiĝo de Stenografiistoj. Li kunfondis Turisman Sekcion de UEA. Li ankaŭ estis konata kiel renoma filatelisto. En 1919 li fariĝis delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) por la bjalistoka regiono, kaj ekde 1928 – por la tuta Pollando.

Jakobo Ŝapiro estis rekonata kaj tre aktiva en sia profesia medio. Li funkciadis kiel prezidanto de bjalistokaj ĵurnalistoj. Li estis membro en la estraro de la tutpola, sed ankaŭ en la gvidorganoj de internaciaj ĵurnalistaj asocioj.

babiladoj_kovrilo_eta
La unua eldono de “Babiladoj”, 1921-a j.

Dum la tridekaj jaroj li gvidis en Bjalistoko Zamenhofan Esperanto-Societon (ZES), kiu havis pli ol 300 membrojn, kio rimarkinde distingis ĝin el inter la aliaj organizaĵoj de polaj esperantistoj. Kun apogo kaj helpo de la ZES-anoj li aranĝis en la urbo du sukcesajn  Postkongresojn (1927, 1931) kun riĉega, interesa programo. Kadre de ZES estis diversaj sekcioj (turisma, ŝaka, historia), sed pleje elstaris la Drama Rondo, prezentanta siajn ravajn kaj aplaŭdatajn spektaklojn dum la Postkongresoj. La bjalistokaj esperantistoj havis eĉ propran eldonejeton, kiu trovigis en la familia hejmo de Jakobo Ŝapiro. Aperis tri beletraj verkoj, ĉar ĝuste literaturon oni intencis eldonadi. Estis lanĉita la serio Esperanto Librotrezoro.Kolekto da legindaj, zorge elektitaj nur originalaj Esperantaj Literaturaĵoj. Laŭvice oni publikigis:

  • J. Ŝapiro (Joŝo), Babiladoj de bonhumora Zamenhofano. (1922, 1924)
  • M. L. Kaplan, Akordoj Esperantaj (poemaro, 1922).
  • Feliks Hiller, Ho, tiuj fremduloj! (opereto en unu akto, originale verkita en Esperanto, 1923).

Jakobo Ŝapiro povus eldoni multe pli da siaj verkoj, sed efike liajn klopodojn bremsis la manko de financaj rimedoj. Ĉe Esperanto Triumfonta li aperigis dufoje sian Gvidilon tra Bialystok, la naskurbo de la Majstro (1923, 1931). Li verkis ankaŭ lernolibreton de Esperanto por hebreoj en la juda lingvo: Szlissel Esperanto (Esperanto-Ŝlosilo).

Li estis ankaŭ kapabla tradukanto. En 1912 Germana Esperanta Gazeto (n-ro 39/40) publikigis Pensojn de saĝuloj pri fiereco de L. N. Tolstoj, kiujn li tradukis el la rusa lingvo. Tuj poste sekvis aliaj sukcesaj tradukoj: Informo kaj Serceto de A. Ĉeĥov, La kvar de A. Antonov, La diablo bonfaranto de S. S. Frug kaj Orienthebreaj proverboj – tiujn du lastajn li eljidigis. Krome rimarkindas lia traduko de La vendita amo, rakonto de la pola aŭtoro Jerzy Żuławski (Literatura Mondo, 2/19228, p. 5-6)

Kelkfoje li estis premiita en la Internacia Esperanto-Literatura Konkurso Floraj Ludoj, okazanta ĉiujare en Katalunio. En 1931 oni distingis lin pro la eseo Lingvaj principoj de Esperanto de D-ro Zamenhof, kaj du jarojn poste pro ama verko en prozo.

Lia hejmo ĉe la strato Lipowa 33 gastigis Zamenhof-familianojn venantajn al la gravaj Esperanto-aranĝoj en Bjalistoko, plej gravajn agantojn, kiel profesoro O. Bujwid, Leo Belmont, Edmond Privat, profesoro Sigimuto el Formozo, administranto de ĉi tiu insulo, Lakshimiswar Sinha el Bengalio, bulgaro N. I. Giurof kaj Imre Ungar – blinda, ege talenta pianisto, laureato de la Internacia Chopin-Konkurso (1932), sed ankaŭ dekojn kaj dekojn da simplaj esperantistoj – pilgrimantaj el foraj landoj al la naskiĝurbo de la kreinto de Esperanto.

En 1936, en Bjalistoko, estis vokita Komitato por honori la 25-jariĝon de la esperantisteco de Jakobo Ŝapiro. Ĉi-okaze Pola Esperantisto publikigis artikolojn pri li el la plumo de E. Wiesenfeld, I. Lejzerowicz, F. Kurjański kaj S. Grenkamp. La jubileulo faris multe por diskonigi Bjalistokon en la mondo, opiniante ke tiu ĉi urbo devus iĝi grava centro de la Movado. Funkciante en la jaroj 1919-1921 kiel sekretario de urbaj instancoj li klopodis, ke la strato Zielona (Verda), ĉe kiu naskiĝis kaj loĝis en sia junaĝo Ludoviko Zamenhof kun la familio estu nomita per lia nomo. La 11an de junio 1919 la Provizora Urba Konsilio faris sian decidon, kaj la omaga ceremonio okazis monaton poste. En 1927, dank’ al tre bonaj rilatoj de Ŝapiro kun lokaj aŭtoritatoj, oni pendigis dum la Postkongreso la Memortabulon sur la Zamenhof-dometo. Cetere Jakobo Ŝapiro klopodis akiri sufican monsumon por aĉeti tiun ĉi dometon kaj post adaptigo fondi tie la Zamenhofan Muzeon. Dum jaroj li kolektadis en sia hejmo diversajn objektojn, sed ankaŭ biografiajn informojn pri la Zamenhof-familio. Bedaŭrinde pro la manko de la financaj rimedoj lia revo neniam realiĝis, kaj la kolektoj perdiĝis dum la milito, kiam germanaj nazioj okupis la domon ĉe la strato Lipowa, forpelante lin kun la familianoj.

365px-szapiro_zbar
Jakobo Ŝapiro kaj Abraham Zbar en fenestro de domo ĉe la strato Lipowa 33

Alia revo de Jakobo Ŝapiro estis starigi vidindan monumenton omaĝe al Ludoviko Zamenhof. Dum la Postkongreso en 1931 oni metis eĉ fundamentan ŝtonon en la ĉeesto de kelkaj Zamenhof-familianoj, kun reprezentantoj de la regionaj kaj urbaj instancoj kaj kun granda amaso da polaj kaj elsterlandaj esperantistoj. La monumento estis nomita Babelturo, kaj ĝian projekton faris tre konata varsovia skulptisto Abraham Ostrzega. Ankaŭ tiu Ŝapira ideo ne realiĝis. Denove mankis financaj rimedoj. Krome aldoniĝis furiozaj atakoj kontraŭ Esperanto, kiuj venis el la rondoj ligitaj kun ultradekstraj naciistoj kaj romkatolika eklezio. Estis la tempo, kiam en Germanio potenciĝis faŝismo, kaj en Pollando kreskis antisemitismo. Jakobo Ŝapiro ne silentiĝis. Per siaj kuraĝaj artikoloj li kritikis semantojn de la malamo kontraŭ judoj. Li ne devis longe atendi ilian venĝon. Akre ekatakis lin Reflektor kaj Prożektor (la bjalistokaj revuoj, kiujn redaktis Wiktor Iwanicki). Baldaŭ al tiuj kalumnioj aliĝis Kurier Białostocki ABC(Bjalistoka Kuriero ABC) kaj Białostocka Jutrzenka (Bjalistoka Aŭroro) sub la redakto de pastro Adam Abramowicz.

Du jarojn inter 1939-1941 Bjalistokon kaj la regionon okupis rusaj trupoj, laŭ la pakto Ribbentrop-Molotov. La 22an de junio 1941 Germanio atakis Sovetion kaj monatfine germanaj trupoj enmarŝis en Bjalistokon kaj tuj komenciĝis kruelega persekutado de judoj. Post du semajnoj, la 12an de julio, oni murdis sur la kampo Pietrasze ĉirkaŭ 5000 bjalistokajn judojn, ĉefe inteligentulojn, kaptitajn tiutage. Inter la murditoj estis ankaŭ Jakobo Ŝapiro. Lia edzino Eva, kapabla artistino-plastikistino, kiu estis fervora esperantistino, kaj ilia filo Artur, gimnazia lernanto, pereis en 1943 inter la getto-muroj. Antaŭe mortis la pli juna filo, nur unujara. El la tricento da ZES-anoj saviĝis malpli ol 10. Iujn post la insurekcio en la getto oni forveturigis al la mortokoncentrejoj en Treblinko kaj Majdanek (apud Lublino) kaj gasumis tie.

El tiu granda familio la militon travivis nur la nevino de Jakobo Ŝapiro – Felicja Raszkin-Nowak, vivanta nun en Danlando. Helpis ŝin honesta familio de polaj kamparanoj. Poste, kiam ŝi forkuris la getton, ŝi estis kaŝata en ilia bieneto proksime al Bjalistoko. Siajn travivaĵojn dum la milito ŝi priskribis en la interesega verko Moja gwiazda (Mia stelo), kiu aperis en 1991. La libron ŝi dediĉis al „Tiuj, kiuj donis al mi la vivon kaj al Tiuj, kiuj ĝin savis”. Tuj poste aperis la tradukoj en la lingvoj angla, germana kaj dana. Tomasz Chmielik kaj Lidia Ligęza ricevis la permeson de la aŭtorino  traduki ĉi tiun verkon al Esperanto. Ĝi estis eldonita de Książnica Podlaska en 2011..

 

 

Felicja Raszkin-Nowak

Mia onklo Jakobo Ŝapiro

(…)

Hejme estis multe da libroj. En la dormoĉambro ili kuŝis ordeme metitaj en la ŝranko. Same binditaj 9 volumoj kun Historio de judoj de profesoro Graetz. En la pola lingvo kaj sen bildetoj. Paĉjo diris, ke pri legado mi devos iom atendi, ĉar estas malfacile, do mi ne enrigardis tiujn librojn.

Kiam li iris kun mi promeni, ofte ni vizitadis ĉe la strato Świętokrzyska (Sanktkruca) librovendejojn. Li diradis, ke li amas blankajn korvojn, sed mi ne vidis tie birdojn.

Iuj el niaj libroj estis skribitaj en stranga lingvo. Sur la kovrilpaĝoj ili havis verdajn steletojn kaj multe da bildetoj kun klarigoj.Tio estis libroj por memlernantoj, kaj la lingvon elpensis iu sinjoro kun barbeto, simila al mia avo. Panjo kaj paĉjo ankaŭ lernis ĝin, sed antaŭ longe, kiam mi ankoraŭ ne venis en la mondon, kiel ili diris.

Tamen plej bone konis ĝin onklo Jakĉjo, kiu verkadis por gazetoj kaj siajn artikolojn subskribadis per la nomo Jakobo Ŝapiro. Eĉ al aliaj personoj li instruadis tiun strangan lingvon.

En lia loĝejo, en Bjalistoko, sur la muroj pendis multe da flagetoj kun verdaj steletoj, kiujn li kunportis el diversaj landoj. Troviĝis ankaŭ fotoj de homoj el la tuta mondo, kiuj konis ĉi tiun lingvon kaj renkontiĝadis, por interparoli.

Iam – rakontis la onklo – Bjalistokon alvenis tiu sinjoro kun barbeto, kiu elpensis la lingvon. Ĉar li naskiĝis en Bjalistoko, la strato estis nomita per lia nomo.

La kuzo de panjo – Leon Agourtine – venis el Francujo. Ĉe onklinjo Anna estis tiom da gastoj, kiom dum festo, kaj ĉiuj volis interparoli kun li. Iĉjo kaj Salinjo estis fieregaj pri sia onklo – esperantisto.

Hejme li tute ne parolis en tiu stranga lingvo kaj ĉion mi komprenis. Li rakontis pri Parizo, kie li loĝas. Li alvenis tien, por lerni. Eksplodis granda milito, li batalis kaj fariĝis oficiro. Li ne portadis strangan rondoĉapon, nek uniformon kun ordenoj, kiel sur la foto ĉe onklinjo Anna. Li estis vestita per jako, kaj en la refaldo havis rubandeton. Iĉjo klarigis al mi, ke estas la plej grava ordeno de la Honora Legio kaj ke la onklo restos „kavaliro”, eĉ se li estus edziĝinta.

Li interparolis kun onklo Jakĉjo kaj ili decidis, ke ambaŭ skribos artikolojn pri tiu kongreso[1] – li por sia franca gazeto, kaj mia onklo por la pola. Ili vojaĝadis tra diversaj landoj, kie okazas tiuj renkontiĝoj kaj fotis multe.

Onklo Jakĉjo kolektis ankaŭ poŝtmarkojn, kiujn li interŝanĝis kun siaj kolegoj. Ĉe la onklinjo Tula[2] helpadis atente deglui poŝtmarkojn de kovertoj, kaj poste ili metis ĉiujn en albumojn. En la hejmo de la onklo troviĝis ankoraŭ pli multe da libroj ol ĉe ni. La tuta muro estis kovrita per bretaro. Oni vidis tie diversajn kolorajn revuojn – Światowid, As, Kino – kaj amason da gazetoj.

La onklo permesis al mi enrigardi tiujn revuojn, sed mi pleje ŝatis eksidi apud li kaj vidi, kiel li tajpas. Li havis belajn polmojn, longajn fingrojn kun ovalaj ungoj. Sur la malgranda fingro brilis ringo kun ruĝa konveksa ŝtono. Kiam li estis tajpanta, devis regi silento, tiam mi faris eĉ ne movon. Mi nur vidis, kiel tiuj belaj fingroj „dancis” kaj frapis la klavaron de la tajpilo.

(…)

[Onklo Mojsej Tropp] ŝanĝis kaj modernigis ankaŭ la domon ĉe la strato Lipowa (Tilia) 33, kie loĝis proksimuloj el la familio de la panjo. Estis tie granda konstruaĵo heredita de praavo Osip Tropp kaj ĉiuj liaj infanoj havis sian parton, ankaŭ mia avino. La pli aĝa Anna Agourtine loĝis apude ĉe la kuirejo. La filo de la avinjo, onklo Jakĉjo, okupis pli oportunan ĉambron en la novkonstruita domalo.

En lia loĝejo sur la helaj muroj troviĝis fotoj pri internaciaj kongresoj, flagetoj, memortabuletoj kun la signo de esperantistoj kaj portretoj de doktoro Zamenhof.

Troviĝis ankaŭ multaj karikaturoj de lia persono kun tiu unika aspekto. Li estis alta kaj maldikega, kun bela kapo sur la longa kolo kaj kun okulvitroj sur la pinta nazo, kun iom elŝovita malsupra lipo. Li estis ŝatata figuro por kapablaj desegnistoj.

Kuzo Abraŝo Kahan kun eksterordinaraj observokapablo kaj lerteco majstre vidis distingajn ecojn de ĉiu persono kaj havis denaskan talenton kiel grafikisto. Do, li desegnadis la esperantiston ĉiuokaze, pligrandigante la galerion de karikaturoj. La filatelaj kolektoj de onklo Jakĉjo trovis pli multe da loko. Estis la speciala ejo por la riĉa kolekto da poŝtmarkoj zorgeme metitaj en grandajn albumojn,

Mi prenadis librojn el la riĉa biblioteko de mia onklo. Venis la tempo por verkoj de Sienkiewicz, Żeromski kaj Reymont, mi englutadis la pezion de Tuwim. Mi rigardis albumojn kun bildoj pri artaĵoj.

(…)

Kiel antaŭe, la onklo vizitadis ofte Varsovion kaj post aranĝo de siaj ĵurnalistaj kaj Esperanto-aferoj – li kunprenadis min en la urbon. Ni iradis  al kafejo ĉe Aleje Ujazdowskie (Ujazdova Avenuo). Ĉe ronda, marmora tableto ni manĝis bonegajn kukojn – napoleonki. Trinkante „malgrandan” nigran kafon la onklo dismetis grandformatan revuon Wiadomości Literackie (Literaturaj Informoj), kaj mi observis kun scivolemo la kafejajn gastojn, dum mi trinkis limonadon.

Ofte li invitadis min ankaŭ al la kafejo de IPS (Instituto de la Propagando de Arto), kiu troviĝis ĉe la placo de Piłsudski, proksime al la ĝardeno Saski. Tiu partera moderna pavilono strange prezentiĝis apud la Kronberg-palaceto kun kariatidoj. Estis tie IPS. En la salonoj oni pendigis bildojn de diversaj pentristoj, kaj en la ĝardeneto oni povis sidi en trankvilo. Venadis tien multaj verkistoj kaj iam – laŭ „museto” sur la vizaĝo – mi rekonis mian amatan poeton, Julianon Tuwimon. Kun fiero mi poste rakontis pri tio al miaj koleginoj en la lernejo.

Tre plaĉis al mi en la Malnova Urbo, ĉe Fukier. Oni devis iri per kruta ŝtupareto malsupren al la malluma salonego sub gotika volbo, kiu estis mistera, sed plena de ĉarmo. Tie la onklo skribis foje en la granda memorlibro: Jakobo Ŝapiro – pola ĉefdelegito de Universala Esperanto-Asocio.

Li rakontis al mi pri siaj kongresvojaĝoj. Pri la „Ora Prago, romantika Vieno kaj pri aliaj lokoj de internaciaj renkontiĝoj. Li vekis mian imagon.

Post la plenumo de miaj hejmtaskoj estis tempo por teatro, sed la regularo severe malpermesis tiam al la lernantinoj ĉeesti lastajn seancojn en la kinejoj, kaj ankaŭ varieteo-spektaklojn. Mi estis sufiĉe granda kaj alta je mia aĝo. Do, mi nur surmetis nigran mantelon de la panjo, ŝanĝi gimnazian bereton je ĉapeto Deanny Durbin kaj mi jam estis „plenkreska”. Kun serioza mieno mi kaptis onklon Jakĉjon ĉe la brako kaj migris en „grandan mondon”. Miaj gepatroj, ankoraŭ junaj, havis fantazion kaj humursenton, ili ne malpermesis al la filino tiujn amuzajn vestoŝanĝojn, kaj la onkla protekto estis garantio pri sekureco. La peko dividita inter tiom da personoj fariĝis malpli granda.

Bonege amuzis nin varieteo en Cyrulik Warszawski (Varsovia Barbiro) ĉe la strato Jasna, proksime al la Filharmonio, kiu ankaŭ estis konata por mi. Mi iradis kun mia pacjo kaj oĉjo Miŝo al koncertoj. Precipe mi ŝatis Ŝopenon. Mi konis la nomojn de la plej famaj artistoj pianludantaj liajn muzikaĵojn, kaj inter tiuj Arturon Rubinsteinon, ĉar li estis parenco de mia pacjo, kvankam malproksima. Mia panjo ridis pri tiu kuzo de fore kaj ŝercis, ke mi heredis nenian talenton

Tre forte impresis min la varieteo kun satira prezentaĵo en la teatro ĉe la strato Karowa. Nesuperebla estis Ludwik Sempoliński ludanta Hitleron. Per siaj aspekto kaj parolmaniero li similis al la timiga „heroo” kaj elvokis ridegon. Tamen estis la ridego kun larmoj. Io tre maltrankviligis ĉiujn. La etoso inter la spektantoj estis pli kaj pli nervoza. Ni forlasis la teatron pli malgajaj ol amuziĝintaj.

(…)

tablica_szapiro
Memortabulo al Jakobo Ŝapiro sur lia loĝdomo. Bjalistoko, str. Lipowa 33

Du monatojn poste, la 1an de septembro 1939, eksplodis milito. Mia patro forlasis Varsovion la 6an de septembro, antaŭ ol la ĉefurbon enmarŝis germanoj. Post nelonge ni ricevis informon, ke li venis al Bjalistoko kaj atendas nin. Vere drama estis por ni transiro de la nova germana-sovetia limo, sed la 13an de novembro ni kuniĝis en la gastama hejmo de avinjo en Bjalistoko, ĉe la strato Lipowa 33.

(…)

[En la fino de junio 1941] rusoj haste forlasis la domon de mia avinjo kaj tuj poste ĝin okupis germanaj oficiroj. (…) Foje mi decidis iri al la strato Lipowa. Kun scivolemo mi rigardis tra la fenestro en la loĝejon de onklo Jakĉjo kaj vidis, kio okazas sur la korto de la malnova avinjo-domo. Oni forveturigis pezajn gdanskajn meblojn el la manĝosalono. Oni forĵetis ĉion, kion novaj loĝantoj ne plu bezonos. Estos tie malfermita germana militista oficejo. Restis nenio el nia hejmo, kie ĉiu angulo, ĉiu fendeto estis por mi konataj de la infanaĝo.Restis nur rememoroj. (…) Ankaŭ la flankan konstruaĵon ĉe la strato Lipowa 33 okupis germanoj. Diskoniĝis la onidiro, ke baldaŭ ili malfermos getton, tial ni decidis akcepti la tutan familion en la loĝejo ĉe la strato Nowy Świat (Nova Mondo) 10. Kune kun ni ekloĝis: Jakĉjo – la frato de mia panjo, lia edzino Eva kaj filo Arturo, nomata Tula, Anna – la fratino de mia avinjo – kun siaj filo Lovo Grinberg kaj bofilino. Onklo Jakĉjo povis forpreni nur vortarojn, la tuta biblioteko estis fermita de germanoj en la malnova loĝejo.

(…)

Nia persona tragedio okazis la 12an de julio, sabate. Antaŭmatene germanoj baris la stratojn Polna, Różańska, Nowy Świat kaj kruciĝantajn vojojn proksime. Aŭdiĝis blekado de germanoj, frapado de iliaj botoj en la ŝtuparejo. Rapide ni vestiĝis, kaj post momento ili draŝis nian pordon. La paĉjo malfermis kaj aŭdiĝis la demando:

Jude?

Ja – li respondis kaj tio estis decida.

La germanoj elpuŝegis lin en la ŝtuparejon, sen rigardi la atestilon pri laboro. Ankoraŭ dum momento mi vidis lin. En grizbruna pantalono kaj blua ĉemizo kun mallongaj manikoj. Li turniĝis kaj ridetis, kvazaŭ li volus diri, ke ni ne ĉagreniĝu, sed liaj okuloj brilis malgaje. Li estis senhelpa. La manon li levis por la adiaŭo, en la heleco de tiu suna mateno li mem estis hela kaj belega.

La brutala „Raus!” faligis lin en abismon.

Montriĝis, ke la paĉjo estis en la grupo de ĉirkaŭ kvin mil viroj, kiujn oni forpelis el iliaj loĝejoj same kiel lin. Ilin ĉiujn oni pelis en kamionojn kaj forveturigis ien. En tiu amaso ankaŭ onklo Jakĉjo Ŝapiro – esperantisto kaj Lovo Grinberg – sporta gvidisto.

 

el diversaj ĉapitroj de la libro Mia stelo tradukis Tomasz Chmielik

[1] Universala Kongreso de Esperanto en 1927.

[2] Arturo – la filo de Jakobo Ŝapiro.