Instruista trejnado en Tuluzo

En la tagoj 14-18 de marto 2018 en Tuluzo okazis trejnado por junaj (ontaj) instruistoj de Esperanto. El Bjalistoko al la trejnado iris Mariola kaj Iwona kiel partoprenantoj kaj Przemysław kiel trejnisto. Merkrede la 25an de aprilo je 18:00 ili rakontos pri siaj spertoj en nia klubejo ĉe la strato Piękna 3. Ni invitas!

Dum la trejnado okazis provlecionoj instruataj por junaj rifuĝintoj:

Komuna foto de ĉiuj partoprenantoj, organizantoj kaj trejnistoj de la instruista trejnado de Erasmus+:

Respondi