Nacia Legado de „La Nupto”

La 2an de septembro je 18h00 en la kafejo Kafejeto ĉe la strato Mazowiecka 48 estos legataj fragmentoj de „La Nupto” de Stanisław Wyspiański en Esperanto. La rolojn ludos aktoroj de la teatro T3 funkcianta ĉe Pola Asocio de Blinduloj (Bjalistoka Filio).

Sekve ni spektos pollingvan version de la filmo „La Nupto”.

La 3an de septembro (dimanĉe) je 15h00-18h00 ni invitas al Esperanto-klubejo ĉe la strato Piękna 3 al nupta pikniko. Ni kune kun la aktoroj de la teatro T3 legos fragmentojn de la dramo de Wyspiański kaj rememorigos kantojn kaj kutimojn regantajn dum polaj nuptofestoj.

La renkontiĝon organizas Podlaĥia Libraro, Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Pola Asocio de Blinduloj – Bjalistoka Filio.

La evento ĉe Facebook

Elŝutu fragmentojn de la dramo en Esperanta traduko de Lidia Ligęza

La celo de la Nacia Legado, iniciatita en 2012, estas fari la nacian literaturon ne nur lerneja studobjekto, sed ankaŭ vaste konata socia fenomeno. Ĉiujare komence de septembro unu elektitan libron legas la prezidenta paro kaj famaj aŭ malpli famaj poloj en la lando kaj eksterlande. Uzante la universalan lingvon Esperanto kiel pontlingvon ni disponigas nian literaturon al la mondo. Eĉ nupta ceremonio de du homoj devenantaj el ekstreme malsamaj klasoj estis en la jaro 1900 okazo, por ke la poeto rememorigu pri la amo al la patrujo, kiu dum multaj jaroj ne troviĝis sur ajna mondmapo. Danke al s-ino Lidia Ligęza, kuratoro de Muzeo Stanisław Wyspiański (krakova filio de Nacia Muzeo), kiu esperantigis fragmentojn de la dramo, ni povas disponigi la teksteron.

Respondi