Kundividu viajn librojn

La 26an de julio okaze de la 130a datreveno de naskiĝo de la internacia lingvo bjalistokaj esperantistoj kunlabore kun Podlaĥia Libraro organizis sekvafoje la aranĝon Kundividu viajn librojn, dum kiu la bjalistokanoj povis alporti siajn librojn kaj preni de ni ĉiujn, kiuj interesis ilin. Ĉe la esperanta budo oni povis ankaŭ partopreni konkurson pri la scio pri la lingvo de LLZ kaj trafoliumi librojn eldonitajn en la 21a jarcento en Esperanto.

Fotis Nina Pietuchowska

 

Respondi