24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

En la 24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 14-a ĝis la 17-a de decembro 2023, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj artaj programeroj.

Akceptejo – la 15-an de dec. ekde 17.00 kaj la 16-an de dec. ekde 11.00 (programoj, mendoj, pagoj)
Libroservo – funkcios vendrede kaj sabate ĉe Esperanto-Libraro en CLZ.

La aranĝo estas senpaga, krom la sabata tagmanĝo kaj la dimanĉa ekskurso. Sube vi trovos skizon de la programo, ligilon al la aliĝilo kaj rekomendatajn tranokteblojn. La eventoj estos registritaj kaj eblos ilin poste spekti ĉe la Youtube-kanalo de BES.

La eventon en CLZ (supra salono) akompanos la foto-ekspozicio „Ĥasidoj” de Joanna Sidorowicz.

Aliĝilo

Aliĝu per ĉi tiu formularo

Programo

Ĵaŭdo, la 14-a de decembro

  • 17.00, CLZ, supra salono
    Prezento de la libro Batalo kaj pereo de la bjalistoka geto de Szymon Datner en la pola kaj Esperanto-traduko.
    Ewa Rogalewska: La libro de Szymon Datner kiel la plej frua dokumento pri la pereo de la bjalistokaj judoj.

Vendredo, la 15-a de decembro

  • 14.00–14.30, placo Paweł Adamowicz
    Solena flormetado al la monumento de L.L. Zamenhof okaze de lia 164-a naskiĝdatreveno
  • 14.30–16.00, Miejsce / The Place / La Loko, str. Malmeda 6
    Vizito en la centro de juda kulturo; prezento pri la historio de bjalistokaj judoj
  • 17.00, CLZ, supra salono
    Malfermo de Zamenhof-Tagoj. Resumo de la literatura konkurso Vivmotivoj, aŭ kial mi faras ĉion ĉi?, enmanigo de premioj. Prezento de Bjalistokaj Kajeroj n-ro 13 kun konkursaj verkoj. Anonco de la temo de la venontjara konkurso
    Kvizo pri lingvoj de la mondo
  • 19.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3, amika rondo kun vespermanĝeto

Sabato, la 16-a de decembro

Dimanĉo, la 17-a de decembro

Tranoktoj

Ĝenerale la organizantoj ne mendas tranoktojn. Jen malmultekostaj ebloj, kiujn ni rekomendas:

Oni ankaŭ povas senpage tranokti en la Esperanto-klubejo ĉe la str. Piękna 3 kun sia matraco kaj dormosako, se antaŭe anoncite. Se vi bezonos helpon pri la mendo de tranokto, kontaktu nin.

Eksteraj ligiloj


 

La 24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okazas kun financa subteno el la buĝeto de la urbo Bjalistoko. La literatura konkurso Vivmotivoj, aŭ kial mi faras ĉion ĉi? estas sub alta protektado de la urbestro de Bjalistoko.

Bjalistoka Esperanto-Societo organizas la renkontiĝon kun subteno kaj kunlaboro de Bjalistoka Kulturcentro / Centro Ludoviko Zamenhof kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko. Partnero de la evento estas la urbo Bjalistoko. La organizantoj havas la rajton ŝanĝi la programon.

 

                                     

 

Respondi