Gastoj el Francio

Ĉi-semajne en Bjalistoko ni gastigis du esperantistojn el Francio. Rose kaj Cyrille estas biciklistoj el BEMI, kiuj ĉirkaŭveturis la terglobon. Pri iliaj eksterordinaraj aventuroj vi nepre legu ĉe ilia blogo.

Marde en la Esperanto-libraro niaj gastoj estis sekva grupo el Francio, partoprenantoj de la projekto Nomadkurso, kadre de kiu la esperantistoj de diversaj niveloj vizitas plurajn urbojn de Pollando, renkontas lokajn samideanojn kaj samtempe lernas la internacian lingvon.

 

Fotis Nina Pietuchowska

Respondi