Kun Dipatrino sur biciklo

Unu jaron post la pollingva eldono de la libro Kun Dipatrino sur biciklo. Vojaĝo al miraklaj bildoj, ikonoj kaj sanktaj fontoj de Podlaĥio de Wojciech Koronkiewicz, Bjalistoka Esperanto-Societo decidis aperigi Esperanto-tradukon de ĉi tiu siaspeca gvidlibro pri nia regiono.

La libro estas frukto de kunlaborado de granda teamo. Krom Wojciech Koronkiewicz, la aŭtoro de la teksto kaj la fotoj, necesas mencii Elżbieta Karczewska, kiu donis la ideon eldoni la libron en Esperanto kaj estis la ĉefa tradukanto. Ceterajn rakontojn pri miraklaj lokoj de Podlaĥio tradukis esperantistoj el tuta Pollando: Grażyna Barszczewska-Banel, Dorota Burchardt, Paweł Dzienis, Robert Kamiński, Elżbieta Krawiec, Halina Kuropatnicka-Salamon, Krzysztof Łobacz, Nina Pietuchowska, Wacław Rekowski, Halina Różanek, Bernarda Wiewiórska, Adam Wilkus kaj Andrzej Zejdler. La libron kompostis kaj projektis la kovrilon Przemysław Wierzbowski.

La libro estas aĉetebla en nia libroservo.

Kion vi trovos en la libro? Homojn, Dipatrinon, biciklon, Podlaĥion, vin mem… Unuvorte – ĉion!

Ĉu la titolo sugestas, ke jen unu plia enua turisma gvidlibro? Se jes – vi ege eraras! Wojciech Koronkiewicz verkante ĉi tiun libron starigis por si multe pli ambician celon. Li deziris doni al la leganto vivan, imago-konvinkan bildon de la podlaĥia regiono kaj ĉefe de ĝia religieco, kiu dum jarcentoj pro la geografia situo iĝis eksterordinare interesa kaj unika. Ĝi konektis la orienton kun la okcidento, Romon kun Konstantinopolo, katolikismon kun ortodoksismo. Kian efekton tio donis? Kiel tio influis la pensmanieron de la lokaj loĝantoj? Ĉi tion la leganto ekscios ĝuste el ĉi tiu libro.

Ĉu la celo, kiun starigis por si la aŭtoro, estis atingita? La legantoj senhezite opinias, ke jes! Jen kiel pri la libro skribis Szymon Hołownia: „Koronkiewicz kiel neniu alia scipovas pentri la varman lumon de senhastaj paroloj de la ĉelimaj homoj. Antaŭ dudek kvin jaroj mi forlasis ĝ,in forveturante en la svarman mondon. Estas bone scii, ke ĝi plu estas tie”. Do ne gravas, ĉu vi devenas el Podlaĥio kaj deziras sentimentale reveni tien, aŭ ĉu tiu regiono estas por vi konata nur el rakontoj — ajnokaze ni invitas al legado!

Respondi