Literatura Konkurso 2021

Partoprenu nian literaturan konkurson. Verku rakonton, sendu ĝin ĝis la 30-a de septembro kaj gajnu premion — interalie unu el 3 bitlibro-legiloj.

La temo de la ĉi-jara konkurso estas tre universala:

„Kio okazis, kio okazos?”

Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo anoncas la 11-an literaturan konkurson „Esperanto ligas homojn” por rakonto sub la titolo „Kio okazis, kio okazos?”

 

KONKURSA REGULARO

Enkonduko

La celo de la konkurso estas popularigi la ideon de Esperanto, lingvo inciatita de bjalistokalo Ludoviko Lazaro Zamenhof kiel universala, supernacia rimedo de interhoma komunikado, kaj inspirado de ĉiuj por legi literaturon kaj doni la ŝancon malkovri kaj disvolvi la literaturan talenton per verkado kaj taksigo de literatura teksto. La celo de la konkurso estas la provo taksi la mondon, kiu nin ĉirkaŭas, en la kunteksto de la komuna lingvo.

La konkurso okazas sub honora protektado de la Urbestro de Bjalistoko.

I. Ĝeneralaj aferoj

  1. La organizantoj de la konkurso estas Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo, poste nomataj Organizantoj.
  2. La regularo troviĝas ĉe la retejoj espero.bialystok.pl kaj ksiaznicapodlaska.pl
  3. La respondeculoj por realigi la konkurson estas: Maria Niemyjska (f14kp@ksiaznicapodlaska.pl) kaj Elżbieta Karczewska (karczewskaela@gmail.com)
  4. La konkurso okazas en la Filio „Esperanto-Libraro” de Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko inter 21.05.2021 kaj 30.09.2021

II. Partopren-kondiĉoj

  1. La konkurso estas por junuloj kaj plenkreskuloj. La partoprenantoj de la konkurso devas esti almenaŭ 15-jaraĝaj.
  2. La partoprenanto deklaras, ke la sendita verko estis verkita de li mem laŭ ties propraj ideoj. Estas kondamninde uzi por la konkurso verkon antaŭe ekzistantan aŭ kreitan surbaze de verko parte aŭ tute de aliulo kaj prezento kiel la propra; tio povas kaŭzi leĝan respondecon, pri kiu la Organizantoj ne respondecas.
  3. La verkoj devas esti antaŭe nepublikigitaj.
  4. La verkoj povas esti prezentitaj en la pola aŭ en Esperanto. Eksterlandaj aŭtoroj akceptas la fakton, ke iliaj verkoj estos tradukitaj al la pola de la Organizantoj. Bonvenaj estas propraj, aŭtoraj tradukoj el Esperanto al la pola.
  5. La verko devas esti maksimume 3 paĝojn de tajpaĵo granda (3 paĝoj kun po 1800 karaktroj).
  6. Aa verko devas esti alkroĉita aliĝilo — plenigita kaj subskribita [de la aŭtoro kaj, kaze de neplenkreskuloj, de la gepatroj/leĝaj zorgantoj] — la verkoj sen la aliĝilo ne estos taksataj.
  7. La verkoj sendantaj al la konkurso iĝas samtempe posedaĵoj de la Organizantoj kaj povas esti uzataj por ekspozicioj kaj eldonaĵoj diskonigantaj Esperanton, Podlaĥian Libraron Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistokon. La sendo de la verko por la konkurso estas egala al plena transdono de aŭtoraj kapitalaj rajtoj kun la cedo de la posedrajto de la ekzemplero al la Organizantoj.

III. Reguloj de la konkurso

  1. La verkon necesas sendi en unu el la formoj:
    a) sur lumdisko persone en Centro Ludoviko Zamenhof ĉe la strato Warszawska 19 en Bjalistoko – Esperanto-Libraro je la horoj 13h00–17h00 aŭ sendi en koverto al la adreso Białostockie Towarzystwo Esperantystów 15-001 Białystok 1, skr. poczt. 67 kun la surskribaĵo „Literatura Konkurso”
    b) Kiel teksto-dosieron en la formato .doc, .docx, aŭ .odt alkroĉita al retmesaĝo sentita al f14kp@ksiaznicapodlaska.pl (kun la skanita plenigita kaj subskribita aliĝ-formularo)
  2. La verkojn necesas sendi ĝis la 30-a de septembro 2021 (okaze de poŝta sendaĵo validas la dato el la poŝta stampo).
  3. Oni anoncos la rezulton kaj disdonos la premiojn la 10an de decembro 2021 en la 22-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj.
  4. Se vi havas demandojn, kontaktu nin per la retadreso f14kp@ksiaznicapodlaska.pl aŭ la telefonnumero +48 791 856 034

IV. Taksado de la verkoj

La verkojn, markitajn per numeroj por anonimeco, pritaksos Ĵurio kiu konsistos el personoj delegitaj de la Organizantoj.

V. Premioj

  1. La Organizantoj antaŭvidas premii per donacoj 3 plej bonajn verkojn kaj krompremii 7 verkojn.
  2. La premiojn eblos persone ricevi en la akceptejo de la ĉefa sidejo de Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko ĉe la strato Marii Skłodowskiej-Curie 14 A (de lundo ĝis vendredo, 9h00–18h00) aŭ al adreso deklarita de la partoprenanto.
  3. Ĉiuj 10 premiitaj kaj krompremiitaj verkoj estos publikigitaj en la literaturaj „Bjalistokaj Kajeroj n-ro 11” en 2 lingvoversioj: en la pola kaj Esperanto.
  4. La premiitaj kaj krompremiitaj verkoj estos prezentitaj kiel listo de verkoj kaj aŭtoroj dum la 21-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, ĉe la retpaĝo de la Societo kaj ĉe Facebook, kaj la ĉefpremiita verko krome estos plene publikigita ĉe la paĝoj espero.bialystok.pl kaj ksiaznicapodlaska.pl.

VI. Finaj decidoj

  1. Pri ĉiuj aferoj nepriskribitaj en la regularo kaj pri dubindaj eroj de la regularo decidos la Organizantoj.
  2. La organizantoj rezervas por si la rajton ŝanĝi la regularon, ĉesigi aŭ nuligi la konkurson sen doni la kialon. Informo pri eventuala ŝanĝo estos publikigita en la retejoj de Podlaĥia Libraro kaj Bjalistoka Esperanto-Societo.

Przemysław Wierzbowski, Prezidanto de BES
Beata Zadykowicz, Direktoro de Podlaĥia Libraro

Bjalistoko, la 21an de majo 2021

 

Por elŝuti:

Aliĝilo kaj informa klaŭzo

Konkursa regularo

 

 

                      

2 pensoj pri “Literatura Konkurso 2021

    1. Saluton, Jean-Claude! Estas vi, kiu libere interpretu la prezentitan temon. Ĝi povas rilati al la pasinteco kaj la estonteco en ia interrilato, la temo estas tre vasta.

Respondi