Nacia Legado en Esperanto 2021

Bjalistoka Esperanto-Societo, Bjalistoka Kulturcentro/Centro Ludoviko Zamenhof kaj Esperanto-Libraro/Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki invitas al prezento de dulingva dramo „Moraleco de sinjorino Dulska” de Gabriela Zapolska: en la pola originalo kaj la unua Esperanto-traduko de Tomasz Chmielik kaj Lidia Ligęza.

La ĉeesta renkontiĝo okazos kadre de la Nacia Legado la 4-an de septembro 2021 je 15h00 en Centro Ludoviko Zamenhof, str. Warszawska 19, Bjalistoko. En la renkontiĝo ni parolos kun la tradukintoj pri ilia laboro. La partoprenantoj ricevos senpagan ekzempleron de la libro kun speciala stampo. La renkontiĝon akompanos kvizo pri la libro kaj legado de fragmentoj de la dramo. La evento estos partoprenebla rete.

*** ĈIUJN, kiuj ŝatus anticipe ricevi tekston de la Esperanto-traduko por organizi la legadon ĉe si, ni petas kontakti nian asocion per kontakt@espero.bialystok.pl — ni legu kune la tekston; registru la renkontiĝon kaj publikigu por diskonigi la projekton! ***

La eldono estas financita kaj kuneldonita de Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko.

_____

Nacia Legado estas pola kampanjo komencita en 2012, en kiu fragmentoj de elektita verko estas publike legataj. Ĝi celas popularigi konatecon de la nacia literaturo. Ĉiujare la Nacian Legadon partoprenas Bjalistoka Esperanto-Societo, kiu okazigas renkontiĝojn dediĉitajn al la verkoj.

Ĝis nun, okaze de la Nacia Legado ni sukcesis eldoni: 2015 – La Pupo de Bolesław Prus; 2016 – Quo vadis? de Henryk Sienkiewicz; 2018 – Antaŭprintempo de Stefan Żeromski; 2019 – Ok noveloj de polaj verkistoj kaj en 2020 – Baladina de Juliusz Słowacki.

 

                              

 

 

 

Respondi