19aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

14 – 16an de decembro en Bjalistoko – la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof – okazis 19aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj. Kiel kutime, la aktiva programo estis plena je eventoj.

Vendrede, la 14-an de decembro, en Centro Ludoviko Zamenhof ĉe str. Warszawska, 19 malfermiĝis du ekspozicioj: Bildoj de juda Bukareŝto (en la salono) kaj Esperanto-eldonaĵoj el Bjalistoko – de Jakobo Ŝapiro ĝis hodiaŭ (en la koridoro). La gastoj havis tempon por rigardi la ambaŭ, ĝuante bonegan rumanan vinon. Poste estis resumo de la literatura konkurso “Valoras lerni Esperanton, ĉar…” kaj prezento de Bjalistokaj Kajeroj n-ro 8, kie estis publikigitaj la verkoj de la venkintoj. Dum la literatura renkontiĝo, gvidita de Przemysław Wierzbowski, Ionel Oneț faris prezentaĵon pri rumana literaturo en Esperanto kaj prezentis sian tradukon de „Verkaro (preskaŭ) kompleta” – la unua Esperanta verkaro de rumana verkisto Max Blecher. Li kune kun Tomasz Chmielik rakontis pri Blecher kaj laboroj je la traduko. Karolina Halicka (voĉo) kaj Viktor Lagutin (gitaro) prezentis Esperantan version de Sola sopir’ de l’ sin’ (Mai am un sighur dor, poemo de Mihai Eminescu, trad. Kálmán Kalocsay). Poste ĉiuj ĝuis la prezenton de lernantoj de la Nepublika Bazlernejo en Załuki – spektakleton en Esperanto, preparita de Iwona Zalewska. Je la 20.30 la gastoj transmoviĝis en la Esperanto-klubejon je str. Piękna 3 por amika rondo kaj manĝado de grandaj picoj.

Sabate, la 15-a de decembro, je la 11a okazis prelegoj:

  • Nina Pietuchowska: Bjalistoko 19-jarcenta
  • Konrad Andrzejuk: Moderna Babelturo – (mult)lingva problemo nuntempe
  • Roman Dobrzyński: Sinjoro Tadeo kaj Esperanta traduko de Antoni Grabowski

Je la 13.30 estis prezento de infanoj el Publika Infanĝardeno Winnie la Pu, lernantaj Esperanton. (preparis Elżbieta Karczewska). Je la 14.30 la partoprenantoj iris al la monumento de Lazaro Ludoviko Zamenhof por solena flormetado okaze de lia 159-a naskiĝtago. Je la 15a en malnova blanka preĝejo okazis Esperantlingva katolika meso por la paco en la mondo. Poste la gastoj revenis al la Zamenhof-Centro por la koncerto de infana muzikbando Uku-Donaco Bjalistoko kun helpo de aliaj muzikbandoj (en la programo estis verko de Mordechaj Gebirtig (trad. T. Chmielik). Inter aliaj punktoj de la vespera programo estis prezento de „Ho, tiuj fremduloj!” de Feliks Hiller – represaĵo de la unua Esperanto-opereto eldonita en Bjalistoko, – kaj koncerto de la bando Frey-Lech Trio de Lech Mazurek kun kantoj de la opereto. La partoprenantoj, kiuj restis ĝis la fino, ĝuis naskiĝtagan kukon de Ludoviko kaj faris komunan foton. Je la 20.30 estis amika rondo en la Esperanto-klubejo ĉe str. Piękna.

Dimanĉe, la 16an de decembro, okazis tuttaga ekskurso al Grodno laŭ la spuroj de LLZ.

La organizantoj de la aranĝo estis Bjalistoka Esperanto-Societo, Bjalistoka Kulturcentro – Centro Ludoviko Zamenhof kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko. La aranĝon akompanas la ekspozicio Bildoj de juda Bukareŝto de Rumana Instituto de Kulturo.

19-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj kaj la 8-a literatura konkurso „Valoras lerni Esperanton, ĉar…” okazas sub alta protektado de la Urbestro de Bjalistoko.

                   

 

                   

Fotis Nina Pietuchowska

Respondi