Renkontiĝo kun la nova volontulo

Vendredon, la 23an de novembro estis renkontiĝo kun nia nova volontulo Viktor. Li rakontis pri Rusa Malproksima Oriento, el kiu li devenas. La gastoj eksciis pri la historio, kulturo kaj naturo de la regiono. Viktor surprizis la ĉeestantojn per siaj rakontoj pri siberiaj tigroj, matenmanĝoj kun kaviaro kaj vivo ĉe la ĉina landlimo. Post la prezentaĵo ni ĉiuj kune kuiris originalajn pelmenojn kun fiŝa farŝo – popularan manĝaĵon el Siberio.

Fotis Nina Pietuchowska

 

 

Respondi