Metiejo de patriotismaj kantoj

La 14-an de oktobro 2018, okaze de la naskiĝdatreveno de kvarfoje kandidatigita al la Literatura Nobel-premio Stefan Żeromski (nomata ankaŭ konscienco de la popolo), en la Centro Ludoviko Zamenhof renkontiĝis esperantistoj kaj loĝantoj de Bjalistoko. Andreo Zejdler en sia prelego rememorigis la historion de la perdo kaj la rericevo antaŭ 100 jaroj de la sendependeco de Pollando. Lech Mazurek kaj lia ensemblo Frey Lech Trio gvidis la metiejon de patriotismaj kantoj en la pola kaj esperanta lingvoj, ĉar:

…kiam eksonas kanzono
Forkuras tuj ĉiu malbono
La hom’ konvinkiĝas konstante
Ke li pliboniĝas kantante…

– Elżbieta Karczewska.

Respondi