Ekskurso al Grodno laŭ la spuroj de LLZ

Dimanĉon, la 16an de decembro 2018 kadre de la 19-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okazis ekskurso al najbara Grodno, kie Lazaro Ludoviko Zamenhof loĝis kaj laboris kiel kuracisto en la jaroj 1893–1897. Pro tio, ke Grodno estas urbo kun riĉa historio kaj valoraj objektoj, la programo estis tre aktiva.

La partoprenantoj forveturis je la 7-a matene kaj, transirante la landlimon en Kuźnica Białostocka, renkontis ĉiĉeronon en Grodno. Inter la vizititaj lokoj estis:

  • Malnova kaj Nova Kastelo (konstruita en la unua duono de la 18-a jc. por ĝeneralaj sejmoj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj; en tiu loko abdikis la lasta reĝo de Pollando, Stanisław August Poniatowski)
  • la ortodoksa preĝejo al s-taj Boris kaj Gleb el la 12-a jc. ĉe la rivero Nemano
  • klasikisma sinagogo
  • la strato Kastela kun palaco de Ĥreptoviĉ kaj tabulo dediĉita al grodnaj judoj
  • la ĉefa Sovetia Placo kun katedrala baziliko al s-ta Francisco Xavier
  • teatro de trezoristo de Granda Duklando Litova kaj grodna starosto, Antoni Tyzenhauz
  • la domo, en kiu loĝis Zamenhof
  • la domo-muzeo de Eliza Orzeszko

Post bongusta tagmanĝo aŭtobuso veturigis la ekskursantojn hejmen, atinginte Bjalistokon ĉirkaŭ la 21a. La tago estis interesa kaj ĝuinda malgraŭ malvarma kaj neĝa vetero.

Fotis Nina Pietuchowska

Respondi