Mardaj renkontiĝoj en Esperanto-Libraro

Post longa paŭzo al Esperanto-Libraro, filio n-ro 14 de Podlaĥia Libraro, revenas renkontiĝoj ĉirkaŭ la Esperantaj kulturo kaj literaturo. La unuan kunvenon pri la temo „Mi kaj vi” kun vervo kaj humuro la 15-an de junio gvidis Elżbieta Karczewska. Jam en la venonta mardo la 22-an de junio la nova estrino de la biblioteko, Maria Niemyjska, invitas al sekva renkontiĝo sub la temo „De fluto al serpento”.

La renkontiĝoj okazas ĉiun mardon je la horo 15.00 en Esperanto-Libraro en Centro Ludoviko Zamenhof ĉe la strato Warszawska 19 en Bjalistoko.

Foto de Barbara Lipska

Respondi