Reta Edukado Nun en Đurđevac

La unua renkontiĝo de la partnera projekto Reta Edukado Nun de Erasmus+ estos dediĉita interalie al la temo de pretigado de ciferecaj dokumentoj, efika arkivigado kaj bonkvalita libro-eldonado. Ĝi okazos en Đurđevac, Kroatio, de la 12a ĝis la 16a de aŭgusto 2021, gastigata de Dokumenta Esperanto-Centro, kaj estos spektebla rete.

PRI LA URBO
Nia kunveno okazos en Đurđevac (prononcu: ĝúrĝevac), Kroatio, urbeto kun 7000 loĝantoj (8.800 kun la ĉirkaŭaj vilaĝoj), situanta 120 kilometrojn nordoriente de Zagrebo, proksime al la landlimo kun Hungario.

KIEL ALVENI
Ĉiuj anoncitaj partoprenantoj de nia kunveno unue venu al Zagrebo (aviadile, buse,
trajne).

Aviadile vi atingos la Flughavenon “Franjo Tuđman” (kroate: Zračna luka Franjo
Tuđman, konata ankaŭ laŭ sia mlnova nomo Pleso), kiu situas ĉ. 20 kilometrojn for de la zagreba urbocentro, proksime al la urbo Velika Gorica. De tie veturu al la busa aŭ trajna stacidomo, depende de tio kiel vi volas daŭrigi la vojaĝon al Đurđevac. La busa stacidomo de Zagrebo (kroate: Autobusni kolodvor Zagreb) troviĝas en la adreso: Avenija Marina Držića 4, kaj la Ĉefa (fervoja) stacidomo (kroate: Glavni kolodvor Zagreb) en la adreso: Trg kralja Tomislava 12.

El la flughaveno startas specialaj busoj de la firmao Pleso-promet, kiuj transportas vin al ambaŭ stacidomoj (busa kaj fervoja). En la retejo plesoprijevoz.hr/zagreb/ vi povas aĉeti biletojn je la prezo de 35,00 HRK (ĉirkaŭ 4,70 EUR) por unudirekta vojaĝo, kiu daŭras duonhoron. La biletoj aĉeteblas ankaŭ en la busoj. La busoj el la flughaveno startas ĉiun duonhoron ekde la 4h00 ĝis la 20h30, kun posttagmezaj esceptoj, kiam startoj okazas ĉiun horon.

Taksio. Verŝajne la plej malmultekosta zagreba taksio estas Cammeo, kiu en sia retejo cammeo.hr/en/cities/zagreb reklamas veturprezon de la flughaveno al la urbo ekde 50,00 HRK (6,70 EUR), depende de la urboparto al kiu oni veturigas vin. Cammeo taksio mendeblas per telefono: +385 1 1212. Konsilinda se vi veturas kelkope.

El la busa stacidomo de Zagrebo vi povas daŭrigi la vojaĝon al Đurđevac per unu el la jenaj rektaj busoj: 4h45 (alveno 7h05); 9h15 (alveno 11h45), 12h00 (alveno 15h08), 16h15 (alveno 18h38); 17h00 (alveno 19h30). Unudirekta bileto kostas ĉ. 100,00 HRK, depende de la transporta kompanio. La biletoj aĉeteblas ĉe la biletgiĉetoj en la stacidoma konstruaĵo. Rezervbiletoj kutime devigaj.

El la ĉefa fervoja stacidomo de Zagrebo vi povas daŭrigi la vojaĝon al Đurđevac per rektaj trajnoj kiuj startas je la 6h49 (alveno 8h47) kaj je la 16h35 (alveno 18h26). Prezoj de unudirekta bileto varias inter 73,30 kaj 84,30 HRK, depende de la trajna kategorio.
Krome, ekzistas pluraj eblecoj vojaĝi al Koprivnica, kaj tie preni lokan trajnoj al
Đurđevac. Trajnoj al Koprivnica el Zagrebo startas je la 4h48 (alveno 6h32), 6h49 (alveno 8h02), 7h15 (alveno 8h57), 11h19 (alveno 12h57), 12h54 (alveno 14h29), 14h41 (alveno 16h19), 15h36 (alveno 16h48), 16h01 (alveno 17h49), 16h35 (alveno 17h49), 17h12 (alveno 18h44), 18h41 (alveno 20h11), 20h51 (alveno 22h23), 22h29 (alveno 0h00). Prezoj de unudirekta bileto varias inter 54,00 HRK kaj 72,00 HRK, depende de la trajna kategorio.
Lokaj trajnoj de Koprivnica al Đurđevac startas je la 6h01 (alveno 6h26), 8h12 (alveno 8h47), 9h01 (alveno 9h28), 11h32 (alveno 11h59), 14h45 (alveno 15h15), 15h40 (alveno 16h08), 20h20 (alveno 20h49). Unudirekta bileto kostas 22,00 HRK.

PANDEMIAJ REGULOJ (COVID-19)
Por senĝene eniri Kroation el la landoj de Eŭropa Unio, oni devas havi eŭropan atestilon pri vakcinado, senkonsidere ĉu printitan aŭ en sia poŝtelefono. Detalaj anglalingvaj reguloj troviĝas en la oficiala retejo de Eŭropa Unio europa.eu/youreurope/citizens/travel/travel-and-covid/croatia/index_en.htm kun elekteblo de divrsaj lingvoj. Bonvolu atente tralegi la regulojn, laŭeble en via nacia lingvo por eviti miskomprenojn.

LOĜADO
Partoprenantoj de nia kunveno loĝos en la Ĉasista domo (Pensiono) “Peski”, kelkajn
kilometrojn ekster la urbo, en parto de la protektita arbaro Borik. La domo estas posedata de Hrvatske šume, oficiala ŝtata entrepreno zorganta pri ekspluatado de arbaraj resursoj. Samloke estos organizitaj ankaŭ ĉiuj manĝoj. Bonvolu konsideri ke la kuiristoj de la Ĉasista domo kutime kuiras por viandmanĝantoj, aparte uzante viandon de ĉasbestoj. Ni tamen klopodos trakti kun la kuiristoj prepari manĝaĵojn ankaŭ por eventualaj vegetaranoj. Pro tio klare indiku se vi estas vegetarano.

PROGRAMO
Ĵaŭdo, la 12-an de aŭgusto 2021
− ĝis la 18h00 − Alveno de la partoprenantoj, loĝigo.
− 19h00 − Vespermanĝo kaj Interkona vespero en la Ĉasista domo.
Vendredo, la 13-an de aŭgusto 2021
− 8h00-9h00 − Matenmanĝo
− 9h00 − Komuna fotado
− 9h30-13h00 − Laborkunsidoj kun paŭzoj – Sara Spanò pri formalaĵoj kaj buĝeto.
− 13h00-14h00 − Tagmanĝo
− 14h00-16h00 − Ripozpaŭzo
− 16h00-19h00 − Laborkunsidoj kun paŭzoj – Ana Manero pri Biblioteko Juan Régulo Pérez – ĝenerala prezento. Interveno de Josip Pleadin pri Dokumenta Esperanto-Centro.
− 19h00-20h00 − Vespermanĝo
− 20h00-23h00 − Amikumado
Sabato, la 14-an de aŭgusto 2021
− 8h00-9h00 − Matenmanĝo
− ĝis la 9h00 − Alveno de esperantistoj el Bjelovar
− 9h00-13h00 − Laborkunsidoj. Bonvenigo de Josip Pleadin. Prezento pri la temo de la Projekto de Francesco Maurelli. Prelego de Josip Pleadin pri grafikaj teknologioj kaj eldonado. Interveno de Ana Manero pri Bitoteko kadre de la servoj de Biblioteko Juan Régulo Pérez, Prezento de László Szilvási pri Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko (STEB).
− 13h00-14h00 − Tagmanĝo
− 14h00-16h00 − Ripozpaŭzo
− 16h00-19h00 − Laborkunsidoj kun paŭzoj: Przemysław Wierzbowski (reta prezento) pri kompostado de rete uzeblaj materialoj. Pascal Dubourg pri Esperanto-arkivoj; nuna stato kaj defioj.
− 19h00-20h00 − Vespermanĝo
− 20h00 − Eventuala koncerto de la grupo Psihomodopop en la urbocentro.
Dimanĉo, la 15-an de aŭgusto 2021
− 8h00-9h00 − Matenmanĝo
− 9h00-13h00 − Urbovizitado, vizito al la domo de DEC.
− 13h00-14h00 − Tagmanĝo
− 14h00-16h00 − Ripozpaŭzo
− 16h00-19h00 − Laborkunsido pri konkludoj.
− 19h00- 23h00 − Adiaŭa vespero kun vespermanĝo en la Ĉasista domo, eventuala neformala kunsido, anonco de la sekva reala kunsido en Bjalistoko
Lundo, la 16-an de aŭgusto 2021
− 8h00-9h00 − Matenmanĝo
− 9h00-12h00 − Foriro de la partoprenantoj

VIZITINDAĴOJ
Ni planas proponi al vi viziti kelkajn interesaĵojn de Đurđevac kaj la ĉirkaŭa regiono,
depende de viaj deziroj kaj interesoj. Ni certe volus montri al vi la urbocentron kaj la fortikaĵon Stari grad (Malnova urbo) kun ĝiaj artgalerioj. Vizitindas ankaŭ la ĵus malfermita moderna muzeo pri Đurđevački pijesci (La sablejo de Đurđevac), kutime nomata Kroata Saharo. Vi certe surpriziĝos, ke en Đurđevac vi renkontos ankaŭ kamelojn kaj dromedarojn, sed pri tio ni rakontu al vi poste! Eble ni vizitu la protektitan arbaron Borik, kaj rakontu al vi pri ekspluatado de kaŭĉuko en la pasinteco.
La 15-an de aŭgusto estas ankaŭ katolika festotago, pro kio vizitindas ankaŭ malgranda pilgrimejo de Maria en la vilaĝo Molve, kie tiutage okazas keremso.
Proksime troviĝas ankaŭ la protektitaj meandroj de la rivero Drava, aparte tiuj en la
vilaĝo Križnica. Vizitindas la etnografia bieno en la vilaĝo Brodić kaj la lulilo de la kroata naiva pentroarto en Hlebine. Vojaĝante al Hlebine oni povas halti en la vilaĝo Koprivnički Bregi, iam tre grava por disvastiĝo de Esperanto en la nordo de Kroatio, kie staras unu el la kroatiaj ZEOj (dulingva memortabulo al Ilija Puhalo, iama motoro de la internacia fervojista Esperanto-movado).

KONTAKTOJ KUN LA ORGANIZANTOJ
Retadreso: dec.kroatio@gmail.com
Telefono en DEC: +385 48 733 297 – se neniu respondas, nepre voku la sekretarion de DEC aŭ
sendu al li SMS-mesaĝon.
Poŝtelefono de la sekretario: +385 98 248 574 (Josip Pleadin)

Kiel partopreni rete:

La programon vi povos partopreni en ĉi tiu Zoom-ĉambro: https://univ-tlse2.zoom.us/j/7340813453
Pasvorto: 541750

Vidu ankaŭ:


Ĉu vi okupiĝas pri edukado por plenkreskuloj? Ĉu vi volas lerni pli pri interreta sci-transdonado kaj uzi ĝin praktike? Ĉu vi bone konas Esperanton? Se jes, ni invitas vin partopreni la projekton.
„Reta Edukado Nun” estas EU-projekto pri interreta edukado kaj instruado realigita de Esperanto-organizoj el Britio, Francio, Italio, Kroatio kaj Pollando.
La celo de la projekto estas altigo de kvalito de eduk-aktivaĵoj por plenkreskuloj kaj interŝanĝo de bonaj praktikoj inter la organizoj. Ni volas engaĝi pli multajn homojn en agado pri defioj rilataj al edukado. La projekto kreos interretajn lernilojn haveblajn por uzi en edukaj agadoj en aliaj organizoj. Ĝi ankaŭ faciligos la scio-transdonadon ene de ĉiu organizo kaj finfine ebligos novajn partneradojn inter organizoj, kiuj okupiĝas pri la plenkreska edukado.

Respondi