Moderna ermitejo en Poletyły

Studento de teologio, juna idealisto, revis pri kreado de nuntempa ermitejo – loko, kie oni povas sola renkonti Dion sed ankaŭ sin mem. Sur lia vojo Providenco starigis aliajn fantaziulojn, profesoron pri arĥitekturo, mizantropan maljunan virinon loĝantan en arbaro kaj multajn homojn kun puraj koroj, kiuj ekkredis kaj ĉiutage subtenas lian ideon kaj ĝian efikon. Ni eksciis pri la ermitejo en podlaĥia regiono el la libro de Wojciech Koronkiewicz „Kun Dipatrino sur biciklo” kaj decidis viziti ĝin.

Pri niaj impresoj ni rakontos dum la prezento en nia Klubo de Esperantistoj instigante por la komuna vojaĝo al Poletyły: la ermitejo, kie neniu atendas vian religian deklaron, kie ĉiuj homoj estas fratoj…

Respondi