La lingvokafejo revenas!

Post (tre) longa paŭzo, la bjalistoka lingvokafejo revenas!

La lingvokafejo invitas ĉiujn, kiuj volas praktiki lingvojn de la mondo en bona etoso de trinkejo. La renkontiĝoj estas ĉiam aranĝitaj jene: ĉiu tablo havas karton kun la nomo de la lingvo sur ĝi do estas facile vidi pri kiu lingvo temas (sed oni povas libere ŝanĝi la tablon kiam ajn oni volas!). Ni kompreneble havos Esperantan tablon kaj esperas ke multaj homoj venos, ĉiun duan kaj kvaran lundon de la monato.

La unua renkontiĝo estos lunde, la 22-an de Novembro, de la 18a ĝis la 21a ĉe la kafejo FAMA en Bjalistoko (Legionowa 5). Ĝis baldaŭ!

 

Respondi