TORPEDO – renkontiĝo en Herzberg am Harz

Ĵaŭde la 18an de Novembro je la 17a al la klubejo (ĉe la strato Piękna 3), Anna kaj Grażyna prezentos la renkontiĝon kaj la gajnitan scion pli detale.


Dum la tagoj 30 IX- 3 X 2021 okazis renkontiĝo de la projekto por la plenkreskuloj “Volontulado kaj asocia daŭripov-evoluo”. La loko de la aranĝo estis Herzberg am Harz en la orienta parto de Germanio, la urbeto kun multaj informtabuloj en Esperanto, kun urbaj aŭtoritatoj favoraj al Esperanto, kun ICH- Interkultura Centro Herzberg.

La ĝusta programo komenciĝis vendrede la 1-an de oktobro. Komence en la kastelo kun la partoprenantoj renkontiĝis la urbestro kaj poste en la kavalira salono okazis plua parto de la programo. Peter Zsilvar, loĝanto de ICH, rakontis pri Herzberg, Zsofia Korody– pri ĝisnunaj volontuloj en ICH, partneroj de la projekto- pri sia laboro. Sabate okupoj okazis en urba biblioteko. La unua parto koncernis volontuladon. Kiel elekti volontulojn? Kiaj estas bezonoj (timoj) de organizoj kaj kiaj de volontuloj? La plua parto estis interesaj prelegoj. Martin Ptasinski (Germanio) parolis pri la soraba lingvo kaj pri malgranda komunumo, kiu ĝin uzas. D-rino Anina Stecay (Germanio) rakontis pri problemoj de plenatento.

Vendrede kaj sabate ni vizitis najbaran urbeton Osterode, kie ni havis solenajn vespermanĝojn.

Dimanĉe estis priparolitaj rezultoj de enketo por iamaj volontuloj. Poste prof. Goro Kimura (Japanio) rakontis pri rolo de Esperanto en interlingva ekologio.

Resumo de la renkontiĝo okazis en la ĝardeno de ICH kun pico kaj vino ĉe belega vetero. Por tiuj, kiuj ne forveturis tuj poste, oni aranĝis ankoraŭ ekskurson al Scharzfeld, kie troviĝas groto de unukornuloj (por viziti ĝin ni ne havis sufiĉan tempon, ni do rigardis nur la ĉirkaŭaĵon).

Ni tre ĝojas, ke ni povis partopreni en ĉi tiu renkontiĝo. La renkontiĝo tre malgranda- 20 personoj de 10 nacioj, interesaj  seminario kaj prelegoj, simpatiaj homoj, amikeca etoso kaj dum tuta tempo- belega vetero.

Anna kaj Grażyna

Fotis Guaroa Emmanuel González Cuevas. Dankon!

Respondi