Literatura konkurso “Esperanto – mia kolora mondo”

Podlaĥia Libraro je la nomo de Łukasz Górnicki kaj Bjalistoka Esperanto-Societo

anoncas la 7-an eldonon de la literatura konkurso: „Esperanto ligas homojn” por rakonto “Esperanto – mia kolora mondo”

REGULARO DE LA KONKURSO

I. Celoj de la konkurso:

1. Disvastigado de la ideo de Esperanto kaj de la lingvo kreita de bjalistokano, Ludoviko Lazaro Zamenhof kiel universala, supernacia rimedo de interhoma komunikado,

2. Inspirado al legado,

3. Kreado de ŝanco al malkaŝo kaj profundigo de literaturaj talentoj ĉe gejunuloj kaj plenkreskuloj dum la verkado de literaturaj tekstoj

4. Provo de pritakso de la mondo, kiu ĉirkaŭas nin.

II. Partoprenantoj:

Personoj, kiuj aĝas 15 jarojn aŭ pli.

III. Kunorganizantoj:

Podlaĥia Libraro je la nomo de Łukasz Górnicki
Bjalistoka Esperanto-Societo
nomataj komune en la regularo: „Organizantoj”.

IV. Kondiĉoj por la konkursaĵoj:

1. La proponita originala verko devas esti verkita memstare, laŭ propraj ideoj.
Estas mallaŭdinda kaj povas havi leĝajn konsekvencojn kontraŭleĝa uzado de
fragmentoj de fremdaj verkoj kaj ilia prezentado kiel propraj.

2. La verkoj ne povas estis frue publikigitaj.

3. La konkursaj verkoj povas esti prezentataj en la pola lingvo aŭ en Esperanto. Eksterlandaj aŭtoroj akceptos la fakton, ke iliaj verkoj prezentataj en Esperanto estos tradukitaj la polan fare de la Organizantoj de la konkurso. Dezirindaj aŭtoraj tradukoj.

4. La enhavo de la verko devas esti ne pli granda ol 3 paĝoj, ĉiu po maksimume 1800 signoj.

5. La verkon oni devas prezenti en la skriba (papera) formo kaj sur la CD-disko en la aparta koverto, sur kiu estos la pseŭdonomo de la aŭtoro. Ene de ĝi devas troviĝi aparta fermita koverto kun la antaŭnomo kaj familia nomo, la adreso de la aŭtoro kaj lia / ŝia deklaro:
„Mi deklaras, ke la prezentita konkursaĵo estis verkita de mi mem laŭ mia ideo kaj farante ĝin mi ne rompis ies aŭtorajn rajtojn”. (dato) (legebla subskribo kaj adreso)

6. La konkursaĵoj senditaj en granda koverto, interne de kiu estu alia fermita koverto kun la aŭtoraj datumoj kaj la deklaro, aŭtomate fariĝas propraĵo de la organizantoj kaj ili povas esti uzitaj en prezentaĵoj kaj eldonaĵoj disvastigantaj Esperanton kaj Bjalistokon. La sendaĵo de la verko por la konkurso kaj akceptado de la konkursa regularo aŭtomate kaŭzas transdonon de aŭtoraj rajtoj pri havaĵo kaj pri la ekzemplero de la verko sendita al Organizantoj.

V. Pritakso de verkoj

La verkoj estos pritaksitaj de antaŭe establita de la organizantoj ĵurio, kreita el personoj delegitaj fare de Organizantoj.

VI . Premioj

1. La Organizantoj antaŭvidas unu Ĉefan Premion por la plej interesa verko. Ĝi estos publikigita en medioj. Aldone aŭtoroj de 10 la plej interesaj verkoj ricevos aĵajn premiojn, kaj iliaj verkoj estos publikigitaj en „Bjalistokaj kajeroj n-ro 7” dulingve: pole kaj esperante.
La verkoj premiitaj estos prezentataj dum la la 18. Bjalistokaj Zamenhof -Tagoj, sur
la ttt.paĝo de Bjalistoka E-Societo kaj la plej bela verko aldone en la reta versio
de Gazeta Wyborcza kaj sur la ttt-paĝo de la Podlaĥia Libraro.

VII . Sendado de verkoj

La konkursaĵojn vi povas liveri ĝis la 31-an de de oktobro 2017 persone en la Zamenhof-Centro ĉe la strato Warszawska 19 – “Esperanto-Libraro” 13.00-17.00 h aŭ sendi en firme fermita koverto al la adreso:

Białostockie Towarzystwo Esperantystów
15-001 Bialystok 1
Poŝta kesto 67
Polska / Pollando
kun la alskribo konkurso „Esperanto ligas homojn”

rekta kontakto kun la organizantoj:
retpoŝta adreso: f14kp@ksiaznicapodlaska.pl
kontakta telefonnumero: +48.791 856 034

Anonco de la rezultoj de la konkurso kaj enmanigo de la premioj okazos la 15-an de decembro 2017 dum la 18-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj.

 

Przemysław Wierzbowski, BES-Prezidanto
Jolanta Gadek, direktoro de la Podlaĥia Libraro

 

Elŝutu la Regularon en la formato .doc

Respondi