Rezultoj de la Literatura Konkurso 2016

Informo pri la rezultoj de la literatura konkurso „Elmigrintoj: mi, vi, li…” anoncita de Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki kaj Bjalistoka Esperanto-Societo en la jaro 2016.

En la datlimo anoncita en la konkursa regularo la organizantoj ricevis 16 verkojn:

  • 9 verkoj el Pollando
  • 2 verkoj el Albanio
  • 1 verko el Hispanio
  • 1 verko el Nepalo
  • 2 verkoj el Germanio
  • 1 verko el Britio

La komisiono decidis enmanigi krompremiojn al:

  1. Wojciech Bardzik por la verko : “Elmigrintoj”
  2. Ewa Siurawska por la verko: “Ĉu eblas esti feliĉa emigrulo?”
  3. Joanna Sokalska por la verko: “Sankta vespero hejme”
  4. Bahrdyl Selimi por la verko : “Grandaj albanaj eksodoj”
  5. Adila Olluri por la verko: “La letero de fremda soldato”
  6. Gerharda Webera por la verko: “Ekstereŭropaj fuĝintoj en la Eŭropa Unio”

La komisono decidis premii laŭ la regularo:

  1. Sandip Lamichhane por la verko: “Kial nepalaj viroj iras labori arabajn landojn”
  2. Johann Andreas Pachter por la verko: “Elmigro de A al B de Alpoj al Berlino”
  3. Wacław Rekowski por la verko: “Elmigrintoj: mi, vi, li…”
  4. Małgorzata Dobkowska por la verko: “Perversoj”
  5. Grażyna Barszczewska-Banel por la verko: “La longa migrado”
  6. Ina Łapińska por la verko: “Oni elektas nek la patrujon nek la gepatrojn”
  7. Helena Burchardt por la verko: “Elmigrintoj: mi, vi, li…”
  8. Suso Moinhos por la verko: “La fenomeno migrado en la esperanta literaturo”
  9. Elżbieta Karczewska por la verko: “Amo de mia vivo”
  10. Jens Spillner por la verko: “Elmigrintoj: mi, vi, li…”

La komisiono decidis, ke la plej interesan eseon “Elmigrintoj: mi, vi, li…” verkis Helena Burchardt. Gazeta Wyborcza publikigis ĝin la 9-an de decembro 2016 en sia elektronika versio. Vi povas legi ĝin ankaŭ sur la ttt-paĝo de Bjalistoka Esperanto-Societo.
La 10 plej interesajn eseojn vi povas legi en “Bjalistokaj kajeroj n-ro 6” eldonitaj de Podlaĥia Libraro kaj Bjalistoka Esperanto-Societo.

Foto de Nina Pietuchowska

2 pensoj pri “Rezultoj de la Literatura Konkurso 2016

  1. Tiu ĉi respondo sekvas mian komenton hieraŭan, en kiu mi anoncis, ke mi ankoraŭ ne ricevis iun respondon de vi … nu, hodiaŭ granda surprizo : alvenis via dika premia letero. Dankegon! La legilo estas jam plenigitaj de multaj libroj diverslingvaj. Vi elektis bonan prezenton.
    Bonan novan jaron al vi ĉiuj !
    Jens

Respondi