Ĵomart kaj Nataŝa – steluloj de la 23-aj Zamenhof-Tagoj

Sabate la 10-an de decembro 2022 je 18.00 ni invitas al koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa, kiuj muzikos kadre de la 23-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj. Ĉi-sube vi trovos ilian memprezenton.

 

Nia muzika duopo nomiĝas Ĵomart kaj Nataŝa (Ĵ&N). Ni renkontiĝis en 1985 en urbo Ŝimkent, Kazaĥio kaj la duopo aperis en 1987.

Somere ĉijare (2022) nia duopo havas sian 35-jariĝon kaj dum tiuj jaroj aperis pli ol 100 origine verkitaj esperanto kantoj.

Ĵomart lernis esperanton en 1980 per korespondaj kursoj de Boris Kolker. Tiam li estis sola esperantisto en sia urbo Ŝimkent, Kazaĥio. Post fino de la studoj ĉe la Kultura Altlernejo Ĵomart ricevis laboron ĉe la Pedagogia Altlernejo kie li gvidis la rok-grupon Kredo kaj komencis instrui la lingvon al siaj studentoj.

En 1985 Nataŝa venis por studi ĉe la Pedagogia Altlernejo kaj komencis kanti en la grupo Kredo kaj postan jaron lernis Esperanton de Ĵomart.

En 1987 Ĵomart kaj Nataŝa koncertis por la unua fojo en la Uzbekia urbo Samarkando kie ni kantis nur kvar esperanto kantojn kune, sed tamen havis grandan sukceson, kio instigis nin daŭrigi. Ekde tiam ni ĉiam estas kune!

Ĵ&N geedziĝis en 1991, kaj post la vojaĝo al Universala Kongreso de Esperanto en Bergeno, Norvegio kaj Internacia Junulara Kongreso en Karlskoga, Svedio, ni definitive translokiĝis al Svedio ĉr dum tiu vojaĝo disfalis la Sovetio. En la jaro 1995 naskiĝis nia filino Carina. Kiam Carina estis 6-jara ŝi komencis kanti kun la gepatrojn en esparanto. Speciale por ŝi Ĵomart verkis plurajn infanajn kantojn kiuj inter la jaroj 2005-2009 estis memstare eldonitaj en la serio de KDj nomataj ”Carina kantas por vi en Esperanto”.

Ĵ&N multe vojaĝas al diversaj Esperanto aranĝoj kiel UKj (listo malsupre), naciaj – kaj junularaj kongresoj kaj diversaj renkontiĝoj kaj festivaloj. Ni ĉiam kun plezuro kantas por esperantistoj kaj foje kantigas ilin dum niaj kantoatelieroj. Dum la pandemia tempo ni registris plurajn kantojn kaj partoprenis en pluraj e-aranĝoj kaj kongresoj interrete per la kantoj, kompilitaj de la retaj versioj, ĉe YouTube kaj SoundCloud (ligoj malsupre).

Eksteraj paĝoj:

Ĵomart kaj Nataŝa – Vikipedio (wikipedia.org)

 

Muzikaj eldonoj

Vinildisko

Somera Mondo – la unua vinila diskedo eldonita en eks-Sovetio ĉe studio”Melodia” – 1989

 

Kasedoj

Debuto en Eksterlando – 1989, Hungario

Folioj de mia memoro – 1990, Svedio

Kante kontribuis en la kasedo de Amplifiki “Festo de Kristnask’” – 1990, Svedio

Vi kuras de vi – 1992, Svedio

Samarkando – 1994, Svedio

 

KDoj

Valso por amikoj, 1999, Svedio

Amu min – 2003, Svedio

Carina kantas por vi en Esperanto – 2005-2009 eldonoj, Svedio

Ĵomartaĵoj – La Ruĝa albumo – 2009, Svedio

Ĵomartaĵoj – La Arĝenta albumo – 2021, Svedio

Kontribuis en “2- Vinilkosmo kompil’ – Volumo 1“, Francio

 

Muziko ĉe interreto

Partopreno en UKj
2020: La 105-a UK       Montrealo, Canado (virtuale)

2017: La 102-a UK       Seoulo, Koreio

2013: La 98-a UKReykjavík, Islando

2011: La 96-a UKKopenhago, Danio

2009: La 94-a UKBiałystoko, Pollando

2008: La 93-a UKRotterdam, Nederlando

2006: La 91-a UKFlorenco, Italio

2003: La 88-a UKGöteborgo, Svedio

1999: La 84-a UKBerlino, Germanio

1995: La 80-a UKTampereo, Finnlando

1991: La 76-a UKBergeno, Norvegio

Respondi