22-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj – Raporto

La jaro 2021 estis grava jaro por nia Bjalistoka Esperanto-Societo. Ne nur estis la 30-jariĝo de la societo, sed ankaŭ la Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj denove okazis ĉeeste. La tradicia renkontiĝo de esperantistoj – organizita ĉiujare okaze de la datreveno de la naskiĝtago de L. L. Zamenhof – estis plene reta en 2020 pro la pandemio. Kaj ĉi-jare, la 22aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okazis en Bjalistoko de la 9a ĝis la 12a de decembro 2021, danke al la subteno kaj kunlaboro de Bjalistoka Kulturcentro / Centro Ludoviko Zamenhof kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki. La naskiĝloko de la iniciatinto de Esperanto feliĉe bonvenigis homojn el la tuta Pollando, kaj el aliaj landoj, kiuj venis por prelegi, partopreni en la diversaj renkontiĝoj de la programo Erasmus+ aŭ simple por havi agrablan tempon en la kompanio de aliaj esperantistoj.

La programo ja estis riĉa kaj varia kun proponoj laŭ ĉies gustoj. La evento oficiale komenciĝis vendrede, sed ĵaŭde vespere jam estis la malfermo de la ekspozicio “30-jariĝo de Bjalistoka Esperanto-Societo” kun fotoj kolektitaj speciale por la okazo. Ankaŭ la biblioteko – Esperanto-Libraro – estis malfermita dum la tuta renkontiĝo, tio ebligis libere foliumi aŭ aĉeti librojn. La plej granda parto de la aranĝo okazis en la Centro Ludoviko Zamenhof, kiu disponigis al la societo salonon kie ĉirkaŭ kvindek homoj povis spekti prelegojn pri diversaj temoj. Sed danke al la teknikistoj de la centro, la evento ankaŭ estis rete elsendita, do homoj kiuj ne povis ĉeesti aŭ homoj kiuj maltrafis programo(j)n, havis la eblecon sekvi la eventon ĉe la Fejsbuk-paĝo de la Centro Ludoviko Zamenhof.

La prelegoj estas ankaŭ spekteblaj sur nia Jutuba kanalo, kie speciala ludlisto estis kreita:

Pri la prelegoj kaj prezentoj, literaturo estis ripetiĝanta temo, Tomasz Chmielik prezentis novajn Esperanto-librojn (inter ili Ŝuistoj de Stanisław Ignacy Witkiewicz), Roman Dobrzyński parolis pri Verda Simio, Przemysław Wierzbowski rakontis pri la defioj de la tradukado de Solaris de Stanisław Lem… Kaj ni ne forgesu la resumon de la literatura konkurso „Kio okazis, kio okazos?”, dum kiu okazis enmanigo de premioj kaj prezento de Bjalistokaj Kajeroj (№11), kiuj estis disdonitaj al ĉiuj partoprenantoj.

Kompreneble, ankaŭ Esperanto fariĝis la temo de pluraj prezentoj. La partoprenantoj aŭdis pri la graveco de la lingvo Esperanto en la urbo Zagórnik (Paweł Nowak), la historio de Esperanto-simboloj kaj kiel krei efikan logotipon (Tim Owen), aŭ kial Esperanto sukcesis kaj malsukcesis en la mondo (prof. Walter Żelazny).

En sabato, la plej riĉa tago de la aranĝo, aliaj prezentoj kiel la testamento de Luter (Ágnes Ráczkevy-Eötvös), la agado de E@I en Slokavio (Lucas Rivière) aŭ la projektoj Erasmus+ ankaŭ helpis diversigi la eventon.

Por la artaj programeroj estis invititaj la kantisto JoMo el Tuluzo (Francio), Frey-Lech Trio kaj Uku-Donaco Bjalistoko, loka muzika ensemblo, kaj Halina Różanek kiu ludis la akordionon. Mi estas Lidja, monodramo de Paula Czarnecka pri Lidja Zamenhof reinterpretis la vivon de la plej juna filino de Ludoviko kaj Klara Zamenhof.

Inter la nemaltrafeblaj kaj fortaj momentoj de la semajnfino estis kompreneble la solena flormetado al la monumento de L. L. Zamenhof (al kiu ankaŭ partoprenis la urbestro de Bjalistoko), la tranĉado de la naskiĝtaga kuko, dum kiu la partoprenantoj renkontiĝis kaj babilis neformale kaj amike, kaj la anonco de la Esperantisto de la jaro, Halina Gorecka.

Dimanĉo estas tradicie la ekskursa tago, do la partoprenantoj kiuj partoprenis la virtualan ekskurson pasintjare, povis sperti la viziton de la najbara urbeto Supraśl ĉeeste ĉi-jare. Ortodoksa monaĥejo, muzeo de ikonoj, muzeo de pres-arto kaj promenado tra la urbeto, gviditaj de Iza Walentynowicz kaj Nina Pietuchowska, estis inkluzivitaj en la programo, kaj ĉiuj ŝajnis ĝui la tagon. En Bjalistoko, katolika diservo en Esperanto okazis en la malnova paroĥa preĝejo kaj ankaŭ permesis al eksterlandanoj konatiĝi kun alia emblema loko de la urbo.

Krome, estas menciindaj la renkontiĝoj de tri projektoj de la programo Erasmus+ en kiuj BES partoprenas kaj kunordigas. Homoj el Francio, Italio, Hispanio, Nederlando, Germanio, Britio, Kroatio, Slovakio, Filipinoj venis al Bjalistoko por partopreni en “Reta Edukado Nun!”, “Volontulado kaj asocia daŭripov-evoluo” kaj “Trejnu la Trejniston!” – renkontiĝoj antaŭ kaj post la evento.

Lunde vespere okazis la lingvokafejo, kie la malmultaj partoprenantoj, kiuj restis en Bjalistoko, kaj lokanoj babilis Esperante en bona etoso.

Dankon al ĉiuj kiuj partoprenis, kaj ni esperas (re)vidi vin venontjare, kun eĉ pli riĉa kaj interesa programo!

  • Fotis Jeanne Grimaud kaj Guaroa Emmanuel González Cuevas
  • Ĉi tiu artikolo uzas partojn de artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021). Legu ĝin tie: https://sezonoj.ru/2021/12/polujo-5

Respondi