Frey-Lech Band en Zamenhof-Tagoj 2022

Kadre de la 23-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en sabato la 10-a de decembro je 16.30 ni invitas al Bjalistoka Kulturcentro/Centro Ludoviko Zamenhof por Esperanto-koncerto de Frey-Lech Band, kiun konsistigas:

  • Katarzyna Breczko (kantado)
  • Joanna Gryko (violono)
  • Liliana Czyżewska (gitaro, kantado)
  • Mateusz Januszczyk (trumpeto, kantado)
  • Lech Mazurek – estro (akordiono, kantado)

Programo de la koncerto

Kantoj de Mordeĥaj Gebirtig en Esperanto-traduko de Mikaelo Bronŝtejn:

  • La kantisto de mizero
  • La putino
  • Terpom-supo kun fungoj
  • Rejzele
  • La kanto pri la ora lando
  • Hej, klezmeroj!
  • Gdy jedna łza (pole)

Respondi