Esperanto-libraro denove funkcias

Ekde la 1-a de septembro Esperanto-libraro, filio n-ro 14 de Podlaĥia Libraro, denove akceptas legantojn en sia sidejo ĉe la strato Warszawska 19 en Bjalistoko. Necesas surhavi maskon, kaj se oni uzas la bibliotekan komputilon aŭ legas gazetojn – ankaŭ gantojn. Valoras redoni librojn, kiujn vi prunteprenis anstaŭ la printempa fermo; sen tio via konto en ĉiuj filioj de Podlaĥia Libraro estos blokita.

La biblioteko invitas la legantojn de mardo ĝis vendredo je la horoj 12h30–17h00.

Katalogo de la biblioteko

Respondi