Nacia Legado 2020 – Baladina

Hieraŭ okazis la Nacia Legado en Esperanto en Centro Ludoviko Zamenhof.

 

Nacia Legado estas pola kampanjo komencita en 2012, en kiu fragmentoj de elektita verko estas publike legataj. Ĝi celas popularigi konatecon de la nacia literaturo. Ĉiujare la Nacian Legadon partoprenas Bjalistoka Esperanto-Societo, kiu okazigas renkontiĝojn dediĉitajn al la verkoj.

Ĉi-jare, en 2020 estis elektita verko de unu el la plej famaj romantikaj poetoj, Juliusz Słowacki (1809–1849). Baladina estas pola tragedio en kvin aktoj, kaj rakonto pri avideco je potenco kaj maturiĝo ĝis la rolo de krimulo. La teatraĵoj de Słowacki estas ŝatataj pro la grandioza riĉeco de imago kaj poeziaj metaforoj. Lia kreado ankaŭ distingiĝis per mistikismo. En 1831, Słowacki elmigris kiel politika rifuĝinto al Francio, kie montriĝis kiel nacia poeto, kiam verkis sian poemon La slava papo en 1848.

La unua Esperanto-traduko estas verkita de Lidia Ligęza (1942–), krakova esperantistino kaj poetino. Ekde 1996 ŝi prezidas la Krakovan Societon Esperanto. Ŝi tre abunde tradukis el la pola, sed ŝi ankaŭ verkas originalajn tekstojn en Esperanto. Ŝi parolas pri la traduko de Baladina en ĉi tiu intervjuo:

 

Ni estis honoritaj de la ĉeesto de la vic-urbestro, kiu komencigis esperante la legadon de la fragmentoj, per la enkonduko de la libro.

Poste estis rolitaj interalie Alina, Kirkoro, Ermito kaj Goplana, de la membroj de BES (Bjalistoka Esperanto-Societo), kiuj bonvole alivestis sin por la okazo, alportante realismon al la teatraj scenoj. Dankon al ili!

Post la legado, ĉirkaŭ 20 partoprenantoj ricevis senpagan ekzempleron de la libro kun speciala stampo. La eldono estas kunfinancita el la buĝeto de la Urbo Bjalistoko.

En la Nacia Legado partoprenis esperantistoj el Germanio, Bulgario (en la Pola Instituto en Sofio), Tunizio kaj Brazilo. Tiel la homoj povas ekkoni la literaturon de Pollando. Pri nia evento informis bjalistokaj kaj polaj amaskomunikiloj.

Eksteraj ligiloj:

Pole:

Respondi