Baladina – Nacia Legado en Esperanto

Bjalistoka Esperanto-Societo, Bjalistoka Kulturcentro – Centro Ludoviko Zamenhof kaj Esperanto-Libraro / Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko invitas al prezento de „Baladina” de Juliusz Słowacki en la pola originalo kaj traduko de Lidia Ligęza en Esperanto.

La renkontiĝo okazos kadre de la ĉi-jara Nacia Legado la 5-an de septembro 2020 je 15h00 en Centro Ludoviko Zamenhof, str. Warszawska 19.

En la renkontiĝo ni parolos kun la tradukintino pri ŝia laborado je la verko kaj prezentos fragmentojn de la libro. La partoprenantoj povos ricevi senpagan ekzempleron de la libro.

La eldono estis kunfinancita el la buĝeto de la urbo Bjalistoko.

Eksteraj ligiloj:

 

 

Respondi