Ekskurso “Ludoviko en Litovio”

Kadre de la 18aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj ni invitas al ekskurso al najbara Litovio: en la urbeto Veisiejai, kie Ludoviko Zamenhof unuafoje praktikis kiel kuracisto; ni metos florojn ĉe la monumento al LLZ; ni vizitos la faman kuraclokon Druskininkai, kiun en 1931 vizitis lia filo Adamo Zamenhof kun sia 6-jara filo. Ni ankaŭ promenos tra eksterordinara muzeo, Gruto Parkas, kie la litovoj kolektis pli ol 80 malmuntitaj monumentoj el la soveta epoko.

Forveturo: 17.12.2017 (dimanĉo) je 7:00.

Kolektiĝo: ĉe la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo, str. Piękna 3

Programo

  • Veturo tra Augustów, Ogrodniki, Lazdijai al Veisiejai (ĉ. 3 horoj). Ni retrovos la straton Zamenhof kaj lian monumenton ĉe lago, kiun en 1998 malkovris lia nepo, Ludwik Krzysztof Zaleski-Zamenhof.
  • Veturo al la Parko Grutas (5 km for de Druskininkai), kie ni rigardos monumentojn kolektitajn ĉi tie el ĉiuj urboj de Litovio – atestilojn de la pasinta periodo de soveta dominado. En la muzeo, stiligita kiel kulturdomo, oni kolektis materialojn dokumentantajn la sovetian propagandon.
  • Veturo al Druskininkai, la plej malnova kaj unu el la plej grandaj kuracloko en Litovio. La urbo pitoreske troviĝas inter la rivero Nemunas kaj du lagoj.
  • Promenado tra la kuracloko: malnovaj konstruaĵoj, kuraca parko, kolekto de eksterordinaraj skulptaĵoj de konataj litovaj skulptistoj, monumento al M. K. Čiurlionis.
  • Tagmanĝo
  • Fine ni vizitos la muzeon – familian domon de Mikalojus Konstantinas Čiurlionis, gravega litova artisto, komponisto kaj pentristo.

Reveno al Bjalistoko: ĉ. la horo 19:30.

Prezo de la ekskurso: 130 zl.

La organizanto provizas transporton per turista buso, ĉiĉeronadon, tagmanĝon, eniron en la muzeon de Čiurlionis kaj en la Parkon Grutas.

Memoru, ke la valuto de Litovio estas eŭro. La partoprenantoj devas havi kun si identigilon aŭ pasporton kaj Eŭropan Karton de Sanasekuro.

La aliĝojn kaj la pagojn ni atendas ĝis la 12a de decembro 2017: sendu viajn datumojn (nomo, urbo, telefonnumero) al la retadreso kontakt@espero.bialystok.pl kaj la monon al la bankokonto de la societo:
Białostockie Towarzystwo Esperantystów, ul. Piękna 3, 15-282 Białystok
45 1160 2202 0000 0000 5482 1484
Kun la titolo de la ĝiro Ekskurso + via nomo.
(oni povas ankaŭ pagi kontante en la sidejo de BES)

 

Respondi