18ᴀᴊ Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

Venu, partoprenu, festu la naskiĝtagon de Lazaro Ludoviko en la urbo de lia naskiĝo. Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj finu kaj resumu la Zamenhof-Jaron 2017. La programo aperos baldaŭ, sed se vi ŝatus kontribui al ĝi per via artaĵo, prelego, ludo, ekspozicio aŭ alia programero – kontaktu nin!

VENDREDO, 15.12
14:30: Solena flormetado ĉe la monumento al LLZ;
[tagmanĝa paŭzo]
Kafejo Fama, str. Legionowa 5:
17:00: Resumo de nia literatura konkurso; jubilea prelego de Barbara Pietrzak
19:00: Ĵaza koncerto en Espernanto de la muzikbando de Maciej Fortuna
20:00: renkontiĝo en la Esperanto-klubejo, str. Piękna 3

SABATO, 16.12:
Centro Ludoviko Zamenhof, str. Warszawska 19:
10:00: ekskurso Vojo de Ludoviko al la lernejo de PTTK
11:30: Ludoviko animaciata – prezento de animaciaj filmoj pri LLZ faritaj de infanoj en Bjalistoka Kulturcentro – Centro Zamenhof
12:00: prezento de infanoj el la infanĝardeno Kubuś Puchatek en Bjalistoko
12:20: lingva kvizo kun premioj
13:30-14-30: tagmanĝa paŭzo
15:00: katolika meso en la blanka preĝejeto
Centro Ludoviko Zamenhof:
16:00: Serio de prelegoj

  • Prezentaĵo de Przemysław Wierzbowski pri nova komikso “Kajko kaj Kokoŝo” en Esperanto
  • Tomasz Chmielik pri novaj eldonaĵoj
  • Nina Pietuchowska pri la infanaĝo de LLZ
  • Jagoda Greger: Mia heroo el la ruĝa insulo. Rememoro pri Ewa Siurawska

18:20: Koncertoj de Uku-donaco Bjalistoko kaj Frey-Lech Trio
19:00: Naskiĝtaga kuko de Ludoviko
20:30: renkontiĝo en la Esperanto-klubejo, str. Piękna 3

DIMANĈO, 17.12:
08:00: tuttaga ekskurso (difinota)

Respondi