Dancu sen fino, samideanino – kiel ni revivigis unikan Esperanto-opereton

Vilna Juda Landkonema Societo prezentas scenon el la opereto

Feliks Hiller apartenas al tiuj Esperanto-verkistoj, pri kiuj malgraŭ la siatempa populareco hodiaŭ ni havas tre malmultajn informojn. Li, pola judo, verkis ĝis nun unusolan opereton en nia lingvo: temas pri „Ho, tiuj fremduloj!” eldonita libretforme en la bjalistoka eldonejo de Jakobo Ŝapiro (unika ankaŭ kiel la sola opereto, kiu ekvidis la mondon en nia urbo).

La intrigo de la verko estas operete simpla, por ne diri banala – ekskursas grupo de diverslandaj esperantistoj, inter kiuj okazas diskutoj pri diferencoj gentaj kaj seksaj, ĵaluzoj, sopiroj, amindumoj… Ĉio estas saturita per naivaj, sed ĉarmaj antaŭmilitaj movadaĵoj, verdeco, la stelo, la sankta celo Esperanta kc. Estas malfacile hodiaŭ imagi surscenejigon de la verko de Hiller, tamen antaŭ 1939 ĝi estis nekredeble populara inter esperantistoj ĉefe de Pollando, plurfoje estis prezentata dum bjalistokaj postkongresoj kaj jubileaj renkontiĝoj far la teatra sekcio de Zamenhofa Esperanto-Societo.

 

Tomasz Chmielik prezentas la originalan tekston, kiun li donacis al Bjalistoka Esperanto-Societo, kaj la noveldonitan de ni libron.

La dua mondmilito falĉis la polan Esperanto-movadon; la bjalistoka esperantistaro, antaŭe forta, tute malaperis. La opereto estis forgesita por jardekoj. Komence de 2018 Tomasz Chmielik, kun kiu de jaroj ni kunlaboras eldonante Esperantajn librojn, proponis reeldoni ĉi tiun polvokovritan verkon. Ni reeldonis la tekston libroforme speciale por la naskiĝtago de LLZ. Ĉeokaze Tomasz donacis al ni la originalan ekzempleron de „Ho, tiuj fremduloj!” el 1923: danke al li la serio Esperanta Librotrezoro de Ŝapiro estas kompletigita kaj en Bjalistoko ni havas ĉiujn originalajn eldonaĵojn de li.

Lech Mazurek, la estro de la muzika ensemblo Frey-Lech Trio interkonsentis kun siaj kolegoj (Katarzyna Breczko – soprano, Joanna Gryko – violono kaj aldonita al la grupo Krzysztof Halicki – baritono) kaj decidis muzike prilabori du kantojn el la opereto, por kiuj kaj la tekston, kaj la melodion verkis Hiller. Plej verŝajne la kantoj, kiuj ravis bjalistokajn esperantistojn en la 1930-aj jaroj, eksonis inter la muroj de Centro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko la 15-an de decembro 2018 unuafoje post 80 jaroj, okaze de la 19-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj. Ĉi-malsupre vi povas aŭskulti ilin en Esperanto – la filmojn akompanas subtekstoj.

Respondi