Jakobo Ŝapiro – unu el dek bjalistokanoj de la jarcento

La 19-an de februaro 2019 pasis 100 jaroj depost kiam Bjalistoko ektroviĝis en liberigita Pollando. Tiun tagon la urbaj aŭtoritatoj okazigis aron da eventoj, inter kiuj estis vespera festo en Podlaĥia Operejo. Dum ĝi oni prezentis 100 plej gravajn aktivulojn de nia urbo el la jaroj 1919–2019. El la cento estis elektitaj dek homoj, kiujn speciala ĵurio trovis la plej influaj kontribuantoj je disvolvado de la urbo. La unua premiito estis esperantisto Jakobo Ŝapiro (1897–1941), sekretario de Bjalistoko, verkisto, ĵurnalisto, aŭtoro de la unua gvidlibro tra Bjalistoko, fervora prezidanto de Zamenhofa Esperanto-Societo mortpafita de nazioj, jam memorigita per tabulo sur sia loĝdomo en la centro de Bjalistoko kaj ekde 2007– per strato. La premion de la urbestro de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski nome de Bjalistoka Esperanto-Societo akceptis ĝia prezidanto Przemysław Wierzbowski.

La aliaj 9 premiitoj estas:

  • Seweryn Nowakowski (1894–post 1939), urbestro de Bjalistoko
  • Mikołaj Kawelin (1864–1944), bjalistoka sporta kaj socia aktivulo
  • Mordechaj Tenenbaum (1816–1943), komandanto de la ribelo en bjalistoka geto
  • Stanisław Bukowski (1904–1979), arkitekto, rekonstruanto de Bjalistoko post la dua mondmilito
  • Irena Białówna (1900–1981), kuracistino, organizantino de postmilita pediatrio en Bjalistoko
  • Edward Kisiel (1918–1993), bjalistoka episkopo
  • Ryszard Kaczorowski (1919–2010), la lasta prezidanto de Pollando en ekzilo
  • Jerzy Maksymiuk – (1936–), dirigento kaj komponisto
  • Tomasz Frankowski (1974–), bjalistoka futbalisto

 

 

fotoj: Stanisław Dobrowolski (FZ), BES

Respondi