Nova romano en Esperanta traduko

La urbestro de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski prezentis la rezulton de la konkurso por realigi kulturajn projektojn okaze de la 100a datreveno de sendependiĝo de Pollando. Bjalistoka Esperanto-Societo ricevis monsubtenon por la unua eldono de la romano “Antaŭprintempo” de Stefan Żeromski en Esperanto.

La libro estos prezentata kaj senpage disdonata dum la 19aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en decembro, tamen jam la 14an de oktobro, okaze de la naskiĝtago de Żeromski, ni organizos renkontiĝon dediĉitan al la verko kaj ĝia aŭtoro. La tradukon al Esperanto faras Tomasz Chmielik.

             

Aktualigo, 28an de februaro:

Prezidanto de Pola Respubliko Andrzej Duda nomis la ĉi-jaran libron de la Nacia Legado. Je nia ĝojiga surprizo la elektita romano, kiu estos legata en tuta Pollando, estas Antaŭprintempo. Pro tio ni akcelas nian laboron je eldono de la libro por ne maltrafi la 8an de septembro, la kulminan punkton de la Nacia Legado.

Bjalistokaj esperantistoj partoprenis la Nacian Legadon en la antaŭaj jaroj: La Pupo (2015, Esperanta libro eldonita jaron poste), Quo Vadis (2016), La Nupto (2017).

Respondi