Ni eldonis “La Pupon” en Esperanto

La 19an de julio 2016 en la sidejo de Podlaĥia Libraro okazis solena prezento de la romano “La Pupo” de Bolesław Prus, en la unua en la historio traduko al Esperanto. La partoprenantoj de la renkontiĝo povis ekkoni detalojn de tradukista laboro de Tomasz Chmielik kaj aŭskulti erojn de la verko. La eventon akompanis koncerto de la ensemblo Frey-Lech Trio, kiu speciale por tiu okazo prezentis muzikmotivon konatan el filma versio de “La Pupo”.

La romanon eldonis Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro kun financa subteno de la Urbo Bjalistoko. La libro estas ricevebla en la sidejo de la Societo.

Respondi