Koncerto de Frey-Lech Band kaj Ukulele Senior Group / 2023

 

Okaze de la 24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj (14–17 de decembro 2023) ni invitas al komuna koncerto de Frey-Lech Band kaj Ukulele Senior Group. Ĝi okazos en sabato, la 16-a de decembro je la horo 16.30 en Centro Ludoviko Zamenhof (str. Warszawska 19). La eniro estas senpaga. 

Repertuaro

 Frey-Lech Band

1. Oshr Shalom (Pacon al ni – sinagoga kanto)

2. Hinei Mah Tov (Kiel bele estas ĝoji – sinagoga kanto)

3. Estis iam urbeto (Genen Amol Iz A Shtetl) (pola teksto de Lech Mazurek) – „En la valo de Dnestro, ĉe bordo, tie estis eta ŝtetlo – Zvintske”

4.  Hej Zhan, hej Zhankoye (pola teksto de Lech Mazurek). Ĝankojo – urbo en norda Krimeo, de 2014 sub rusia okupacio.

La bandon konsistigas:

  • Katarzyna Breczko (kantado)
  • Joanna Gryko (violono)
  • Liliana Czyżewska (gitaro, kantado)
  • Mateusz Januszczyk (trumpeto, kantado)
  • Lech Mazurek – estro de la ensemblo (akordiono, kantado)

Komuna koncertero de Frey-Lech Band kaj Ukulele Senior Group

5. Pokój ludziom / Ŝabes  zol zajn /Paco, paco (en la pola, jida, Esperanto-traduko de Joanna Filipowicz-Choroszucha)

Memstara koncerteto de Ukulele Senior Group (16 anoj)

6. Poukładaj z nami nuty – en la pola (teksto de LM) kaj Esperanto (trad. Lidia Ligęza)
7. W tym małym kwiatku – festa kanto en la pola kaj Esperanto (trad. Lidia Ligęza)