Koncerto de Neven Mrzleĉki

Okaze de la 24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj (14–17 de decembro 2023) ni invitas al koncerto de la kroata kantisto Neven Mrzleĉki. Ĝi okazos en sabato, la 16-a de decembro je la horo 18.00 en Centro Ludoviko Zamenhof (str. Warszawska 19). La eniro estas senpaga. 

Neven Mrzleĉki, la esperantista gitaristo kaj tenoro

naskiĝis en Zagrebo, en Kroatio, kie li finis studojn pri itala kaj hispana lingvo kaj literaturo (1983). De la 1984, li estis membro de la Zagreba Opero. En 1993, li diplomiĝis ĉe la fako de solista kantado ĉe la Akademio de Muziko en Zagrebo, kaj ekde tiam li evoluas esprime kaj voĉe kun rimarkinda prefero por sceneca prezentado, ofte komedio. Samtempe li plibonigas la artecon kun prof. Mario Gjuranec, drama tenoro. Li ankaŭ partoprenis la laboron de la Zagreba Opero-Studio. Prezentas sekularan kaj spiritan repertuaron. Post 39 jaroj li emeritiĝis en oktobro 2023. Krom la muziko, li tradukas el la angla, hispana kaj itala, spiritualan kaj religian literaturon.

Krom operliteraturo, li ankaŭ prezentas muzikon “por la animo” per la gitaro – „evergreen“, kiel bossanova, samba, guajira kaj bolero, ranchera, huapango, son, same kiel italaj kanzonoj kaj irlandaj baladoj, juda tradicia muziko, kaj kroataj komponaĵoj. Li ankaŭ klopodas prilabori la tradiciajn kaj folklorajn kantojn.

En la programo por Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj 2023 li preparis arte faritajn popularajn kantojn el Kroatio kaj internaciajn. La plimulton de tradukoj verkis li mem – el la hispana, itala, angla, greka, germana, kroata…

Programo

Kroataj arte faritaj popularaj kantoj
01. Memoru min (Sjećaj me se) – A. Ŝenoa / trad.
02. Balado el antaŭurbo (Balada iz predgrađa) – D. Cesariĉ / H. Hegedušiĉ
03. Marijana – S. Ŝišiĉ / V. Paljetak
04. Sub oldaj tegmentoj (Pod starim krovovima) – M. Novosel
05. La konfeso (Spoved) – N. Neugebauer / M. Gavriloviĉ
06. Rozo mia, ruĝa flor’ (Ruža crvena) – D. Ŝimek
07. Larmo por la montetoj de Zagorje (Suza za zagorske brege) – A. Beŝeniĉ / Z. Špiŝiĉ
08. Laro kaj mi (Galeb i ja) – T. Zuppa / Z. Runjiĉ
09. Mia feino (Vilo moja) – J. Frleta / V. Juretiĉ / J. Badurina
10. La reĝino (Cesarica) – Z. Stipišić / Gibonni

Kantoj de grekaj aŭtoroj
15. La filoj de Pireo (Τα παιδιά του Πειραιά) – M. Hadzidakis
16. En la kaŝita marbordo (Στο περιγιάλι το κρυφό) – M. Theodorakis
17. Malĝojo (Καημός) – M. Theodorakis

Irlanda tradicia kanto
18. La salikaj ĝardenoj (The Salley Gardens) – W.B.Yeats / Irl. Trad.

Judaj kantoj
19. Dona, dona – I. Katsenelson / Sh. Secunda
20. Tumbalalaika – A. Zeitlin /Sh. Secunda

Angla kanto
21. Vi levas min (You Raise Me Up) – J. Groban / B. Graham

Germanlingva solista kanto el la Romantika epoko (Lied)
22. Serenado (Ständchen) – F. Schubert

Italaj solistaj kantoj
27. Idealo (Ideale) – C. Errico / F. P. Tosti
28. Fenestro lumigita (Fenesta che lucive) – Ital. Trad.

Latinamerikaj kantoj
29. Samba de mia espero (Zamba de mi esperanza) – L. Profili
30. Voĉe de gitaro mia (Voz de la guitarra mia) – J. Negrete
31. La hirundo (La golondrina) – N. S. Sevilla

Esperanta heredaĵo
32. Ĉiuj floroj estas for (Where Have All The Flowers Gone?) – P. Seeger / J. Hickerson / P. Seeger
33. Liberas la pens’ (Die Gedanken sind frei) – Svisl. Trad.

Memverkoj origine en Esperanto
34. Nostalgio (Nostalgija) – N. Mrzleĉki / N. Mrzleĉki
35. Olda kato (Stari mačak) – N. Mrzleĉki / N. Mrzleĉki
36. Kanto al birdo (Pjesma ptici) – N. Mrzleĉki / N. Mrzleĉki