Ekskurso „Laŭ la spuroj de juda martireco” la 17-an de decembro

Laŭ la spuroj de juda martireco okaze de la 80-a datreveno de la ribelo en la bjalistoka geto – ekskurso la 17-an de decembro 2023

Kadre de la 24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj ni invitas al ekskurso en la regiono de Łomża, laŭ la spuroj de judoj murditaj en julio kaj aŭgusto 1941.

Forveturo la 17-an de decembro 2023 (dimanĉo) je 8h00.
La buso atendos ĉe la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo, str. Piękna 3.

Programo:

Haltejo 1 – Tombejo de la bjalistoka geto fondita en aŭgusto 1941.

Haltejo 2 – Arbaro Łopuchowski
En la juda tombejo ni omaĝos judojn de Tykocin murditajn en la tagoj 25/26 de aŭgusto 1941.

Haltejo 3 – Wizna
Ni vidos gotikan preĝejon kaj serĉos murpentraĵojn pri la defendo de Wizna komence de la dua mondmilito (7–9 de septembro 1939) far la heroa kapitano Władysław Raginis.

Haltejo 4 – Jedwabne
De la foirplaco (al kiu oni pelis la judojn) ni iros al monumento kun fragmento de garbejo, en kiu la 10-an de julio 1941 oni bruligis la judojn de Jedwabne.

Haltejo 5 – Radziłów
Ni rigardos la tradician lignan arkitekturon de la urbo.
Ni rememoros la tragikajn eventojn de la 7-a de julio 1941, t.s. bruligo de garbejo, en kiu mortis 500 judoj de Radziłów. Ni vidos modestan monumenton.

Tagmanĝo en la restoracio Palaco de Biebrza.

Haltejo 6 – Wąsosz
Tie la 5-an de julio 1941 komenciĝis la ondo de kontraŭjudaj pogromoj el la apudaj loĝlokoj. Ni vidos monumenton al ĉ. 250 judoj murditaj en Wąsosz.
Ni vizitos malnovgotikan paroĥan preĝejon el la 1-a duono de la 16-a jc. riĉe dekoritan per skulptaĵaj kaj pentraĵoj.

Haltejo 7 – Kramarzewo
Ni vidos la lignan preĝejon al s-ta Barbara el 1739 transportitan el Radziłów, kun riĉaj malnovbarokaj ekipaĵoj (ambono en la formo de boato).

Reveno al Bjalistoko ĉ. 18h00.

La prezo estas 100 zlotoj kaj ampleksas: veturon per buso, tagmanĝon kaj oferaĵon en preĝejoj.
Asekuron la organizantoj ne organizas.
La ekskurson gvidos la ĉiĉeronino Iza Walentynowicz (tel. +48 602 407 533).

Aliĝoj ĝis 13.12.2023 per aliĝilo de Zamenhof-Tagoj.

 

Foto: Grób zbiorowy Żydów z Tykocina – las łopuchowski 3.jpg, autor: Gripper, CC BY-SA 4.0 DEED

Respondi