En la 24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 14-a ĝis la 17-a de decembro 2023, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj artaj programeroj.
Akceptejo – la 15-an de dec. ekde 17.00 kaj la 16-an de dec. ekde 11.00 (programoj, mendoj, pagoj)
Libroservo – funkcios vendrede kaj sabate ĉe Esperanto-Libraro en CLZ.
La aranĝo estas senpaga, krom la sabata tagmanĝo kaj la dimanĉa ekskurso. Sube vi trovos skizon de la programo, ligilon al la aliĝilo kaj rekomendatajn tranokteblojn. La eventoj estos registritaj kaj eblos ilin poste spekti ĉe la Youtube-kanalo de BES.
La eventon en CLZ (supra salono) akompanos la foto-ekspozicio „Ĥasidoj” de Joanna Sidorowicz.
Aliĝilo
Programo
Ĵaŭdo, la 14-a de decembro
- 17.00, CLZ, supra salono
Prezento de la libro Batalo kaj pereo de la bjalistoka geto de Szymon Datner en la pola kaj Esperanto-traduko.
Ewa Rogalewska: La libro de Szymon Datner kiel la plej frua dokumento pri la pereo de la bjalistokaj judoj.
Vendredo, la 15-a de decembro
- 14.00–14.30, placo Paweł Adamowicz
Solena flormetado al la monumento de L.L. Zamenhof okaze de lia 164-a naskiĝdatreveno - 14.30–16.00, Miejsce / The Place / La Loko, str. Malmeda 6
Vizito en la centro de juda kulturo; prezento pri la historio de bjalistokaj judoj - 17.00, CLZ, supra salono
Malfermo de Zamenhof-Tagoj. Resumo de la literatura konkurso Vivmotivoj, aŭ kial mi faras ĉion ĉi?, enmanigo de premioj. Prezento de Bjalistokaj Kajeroj n-ro 13 kun konkursaj verkoj. Anonco de la temo de la venontjara konkurso
Kvizo pri lingvoj de la mondo - 19.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3, amika rondo kun vespermanĝeto
Sabato, la 16-a de decembro
- 9.00–10.45, Junulara Kulturdomo, str. Żabia 5
Kurso pri dekorado de teksitaj sakoj per bildoj de birdoj kaj tekstoj - 11.00–13.00, CLZ, supra salono, serio de prelegoj
Nina Pietuchowska: Lingvo de koloroj kaj floroj
Jolanta Chrustowicz: Se Lennon renkontus Zamenhofon (kion komunan ili havis krom… okulvitrojn)
Laura Brazzabeni: ILEI kaj la 57-a ILEI-kongreso en Brazilo
Świętosław Fortuna: Prezento de la venontjara 41-a Pola Kongreso de Esperanto en Kalisz - 13.00, CLZ, malsupra salono 105
Komuna manĝo (mendu en la aliĝilo) - 14.00–14.45, malnova paroĥa preĝejo, str. Kościelna 2
Katolika meso en Esperanto
— paralele en CLZ: Mariola Pytel: Enkonduka kurseto de la pola lingvo - 15.15–16.30, CLZ, supra salono, serio de prelegoj
Neven Mrzleĉki: Tradukado de poezio en Esperanton
Viviana Isernia: Naturo kaj Esperanto, du universalaj lingvoj – spertoj el Italio - 16.30–17.00
Koncerto de Frey-Lech Band kaj Ukulele Senior Group - 17.00, CLZ, supra salono
Prezento pri Esperanto-literaturo - 18.00, CLZ, supra salono
Koncerto de Neven Mrzleĉki – Kroataj kaj internaciaj kantoj kaj memverkoj en Esperanto - 19.00, CLZ, malsupra ĉambro 105
Naskiĝtaga kuko de Ludoviko - 20.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3
Amika rondo kun vespermanĝeto
Dimanĉo, la 17-a de decembro
- 8.00–18.00, ekiro ĉe la Esperanto-klubejo, str. Piękna 3
Ekskurso Laŭ la spuroj de juda martireco (mendu en la aliĝilo)
Tranoktoj
Ĝenerale la organizantoj ne mendas tranoktojn. Jen malmultekostaj ebloj, kiujn ni rekomendas:
- Studenta domo de Medicina Universitato, str. Akademicka 3, tel. +48 85 748 57 99
- Centro de Ortodoksa Kulturo, str. Świętego Mikołaja 5; tel. +48 85 744 30 10 (1-, 2- kaj 3-litaj ĉambroj; eblas mendi matenmanĝon)
- Gastejo de Bjalistoka Politekniko, str. Zwierzyniecka 4; tel. +48 85 746 97 55 (prezaro)
Oni ankaŭ povas senpage tranokti en la Esperanto-klubejo ĉe la str. Piękna 3 kun sia matraco kaj dormosako, se antaŭe anoncite. Se vi bezonos helpon pri la mendo de tranokto, kontaktu nin.
Eksteraj ligiloj
- La evento ĉe Facebook
- La evento ĉe Eventa Servo
- Telegram-kanalo de Zamenhof-Tagoj
- Malkovru Bjalistokon – urba paĝo pri turismo en Bjalistoko
La 24-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okazas kun financa subteno el la buĝeto de la urbo Bjalistoko. La literatura konkurso Vivmotivoj, aŭ kial mi faras ĉion ĉi? estas sub alta protektado de la urbestro de Bjalistoko.
Bjalistoka Esperanto-Societo organizas la renkontiĝon kun subteno kaj kunlaboro de Bjalistoka Kulturcentro / Centro Ludoviko Zamenhof kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko. Partnero de la evento estas la urbo Bjalistoko. La organizantoj havas la rajton ŝanĝi la programon.