22-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

En la 22-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 9-a ĝis la 12-a de decembro 2021, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj artaj programeroj. Ĉi-jare ni festas la 30-jariĝon de Bjalistoka Esperanto-Societo. Antaŭ kaj post la evento okazos internaciaj projektaj renkontiĝoj de Erasmus+ (detaloj sub la programo).

Akceptejo – la 9-an de dec. ekde 17.00 kaj la 10-an de dec. ekde 16.00 (programoj, mendoj, pagoj)
Libroservo – funkcios dum la tuta evento.

La aranĝo estas senpaga, krom la tagmanĝoj kaj la dimanĉa ekskurso. Sube vi trovos la programon, ligilon al la aliĝilo kaj rekomendatajn tranokteblojn.

La tuta evento estos rete elsendata (detaloj aperos baldaŭ).
La evento ĉe Facebook

Aliĝilo (ligilo)

Programo

Ĵaŭdo, la 9-a de decembro

Vendredo, la 10-a de decembro

  • 17.00–17.30, CLZ, supra salono
    Resumo de la literatura konkurso Kio okazis, kio okazos?, enmanigo de premioj kaj prezento de Bjalistokaj Kajeroj n-ro 11. Koncerteto de Halina Różanek
  • 17.30–18.10
    Lidia Ligęza, Tomasz Chmielik – literatura angulo. Prezento de novaj Esperanto-eldonaĵoj, inter ili „Ŝuistoj” de Stanisław Ignacy Witkiewicz en la unua Esperanto-traduko
  • 18.10–18.30
    Roman Dobrzyński: prezento de la libro Verda Simio
  • 18.30–19.30
    Koncerto de JoMo (Jean-Marc Leclercq)
  • 20.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3
    Amika rondo kun vespermanĝeto

Sabato, la 11-a de decembro

  • 11.00–11.15, CLZ, supra salono
    Paweł Nowak: Leszek Solakiewicz, la granda propagandanto de la lingvo Esperanto en Zagórnik
  • 11.15–12.00
    Ráczkevy-Eötvös Ágnes: Testamento de Luter
  • 12.00–12.30
    30-jariĝo de Bjalistoka Esperanto-Societo, diskuto
  • 13.30–14.00, strato Malmeda
    Solena flormetado al la monumento de L. L. Zamenhof
  • 14.00–14.45, malnova paroĥa preĝejo, str. Kościelna 2
    Katolika meso en Esperanto
  • 15.00–16.15, CLZ, malsupra salono (pargeta)
    Komuna tagmanĝo (mendu en la aliĝilo)
  • 16.15–17.00, CLZ, supra salono
    Reta konekto kun la Zamenhof-tago en Berlino. Przemysław Wierzbowski: prezento de Solaris en Esperanto
  • 17.00–18.00
    Prelego de prof. Walter Żelazny: Sukcesoj kaj malsukcesoj de Esperanto en la mondo
  • 18.00–18.30
    Koncerto de Frey-Lech Trio kaj Uku-Donaco Bjalistoko
  • 18.30–19.30, CLZ, malsupra ĉambro 105
    Naskiĝtaga kuko de Ludoviko
  • 20.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3
    Amika rondo kun vespermanĝeto

Dimanĉo, la 12-a de decembro

Erasmus+

Ĉi-jare la Zamenhof-Tagojn akompanos renkontiĝoj de tri projektoj de la programo Erasmus+ en la Esperanto-klubejo, str. Piękna 3:

  • ĵaŭdon, la 9-an de decembro, 9h00–15h00: Reta Edukado Nun!
  • vendredon, la 10-an de decembro, 9h00–15h00: Volontulado kaj asocia daŭripov-evoluo
  • lundon, la 13-an de decembro, ekde 10h00: Trejnu la Trejniston!

Tranoktoj

Ĝenerale la organizantoj ne mendas tranoktojn. Jen malmultekostaj ebloj, kiujn ni rekomendas:

Oni ankaŭ povas senpage tranokti en la Esperanto-klubejo ĉe la str. Piękna 3 kun sia matraco kaj dormosako, se antaŭe anoncite. Se vi bezonos helpon pri la mendo de tranokto, kontaktu nin.

 


La 22-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj kaj la literatura konkurso „Kio okazis, kio okazos?” estas sub alta protektado de la urbestro de Bjalistoko. La evento okazas kun financa subteno el la buĝeto de la urbo Bjalistoko.

Bjalistoka Esperanto-Societo organizas la renkontiĝon kun subteno kaj kunlaboro de Bjalistoka Kulturcentro / Centro Ludoviko Zamenhof kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko. La organizantoj havas la rajton ŝanĝi la programon.

 

                              

 

                   

Respondi