Forpasis Jan Leończuk – poeto kaj granda amiko de Esperanto

La 23an de Novembro en sia domo en Łubniki, apud Bjalistoko, en la aĝo de 71 jaroj forpasis Jan Leończuk, poeto, verkisto, multjara direktoro de la Bjalistoka Regiona Libraro, sincera amiko kaj subtenanto de Esperanto.

Jan Leończuk estis unu el la plej famaj poetoj, ligitaj kun Bjalistoko. Li debutis en 1970 kaj estis aktiva verkisto dum pli ol 50 jaroj. Dum longa tempo li laboris, kiel lekciisto de la Bjalistoka Filio de la Varsovia Universtato, sukcese instigante al la verkado siajn studentojn. Dum 18 jaroj li estis direktoro de la plej granda regiona biblioteko, alinomita pro lia iniciato, La Podlaĥia Libraro.

Jan Leończuk, kiu dum mallonga tempo loĝis enurbe, revenis al sia naskiĝloko – malgranda podlaĥia vilago – Łubniki, en kiu – dum pli ol 30 jaroj li estis elektata la vilaĝestro – sołtys. Por Esperanto gravis tre granda subteno, kiun Jan Leończuk, kiel poeto, membro de la asocio de verkistoj kaj direktoro de La Podlaĥia Libraro – Książnica Podlaska, donadis al Esperanto-kulturo, precipe al E-literaturo. Leończuk lancis la ideon esperantigi kaj eldoni antoloĝion de verkoj de la podlaĥiaj kaj bjalistokaj poetoj kaj verkistoj, kiu aperis okaze de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko. Poste li subtenadis la fondon de la Esperanto-Filio, kadre de La Podlaĥia Libraro kaj kunlabore kun Bjalistoka Esperanto-Societo eldonadon de la serio de Esperanto-Kajeroj, kiuj jam de 10 jaroj estas eldonataj en Bjalistoko. Li ankaŭ, modele kunlaborante kun Elżbieta Karczewska – multajara gvidantino de la Esperanto-Libraro, prezidantino kaj aktivulino de BES, kunorganizis kaj subveniciadis la eldonadon de multaj libroj en Esperanto kaj ĉiujaran publikan legadon en Esperanto de la plej gravaj verkoj de la pola kulturo, kiuj akompanis la publikan legadon de tiuj verkoj, fare de la prezidentoj de Pollando kaj de miloj da homoj tra la tuta lando. Li estis ankaŭ konata pro sia modela, eleganta parolstilo kaj tre amika rilatado al ĉiuj kategorioj de aktivaj homoj, sendepende de ilia deveno, religio au eduko, kion ofte aprezis esperantistoj. Laste, sed ne plej malgrave, Leończuk helpis debuti al centoj, da junaj verkistoj en Bjalistoko, sed ankau tutlande, instigante ilin al la literatura verkado kaj helpante eldoni(gi) iliajn verkojn.

Jarek Parzyszek

 

 

Foto: Jan Leończuk ricevas la premion de SPEGULO de Tomasz Chmielik dum la Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en 2010. Fotis Andrzej Sochacki.

Respondi