22-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

En la 22-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 9-a ĝis la 12-a de decembro 2021, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj artaj programeroj. Ĉi-jare ni festas la 30-jariĝon de Bjalistoka Esperanto-Societo. Antaŭ kaj post la evento okazos internaciaj projektaj renkontiĝoj de Erasmus+ (detaloj sub la programo).

Akceptejo – la 9-an de dec. ekde 17.00 kaj la 10-an de dec. ekde 16.00 (programoj, mendoj, pagoj)
Libroservo – funkcios dum la tuta evento.

La aranĝo estas senpaga, krom la tagmanĝoj kaj la dimanĉa ekskurso. Sube vi trovos la programon, ligilon al la aliĝilo kaj rekomendatajn tranokteblojn.

La tuta evento estos rete elsendata ĉe la FB-paĝo de CLZ.
La evento ĉe Facebook

Aliĝilo (ligilo)

Programo

Ĵaŭdo, la 9-a de decembro

Vendredo, la 10-a de decembro

  • 17.00–17.40, CLZ, supra salono
    Malfermo de Zamenhof-Tagoj. Resumo de la literatura konkurso Kio okazis, kio okazos?, enmanigo de premioj kaj prezento de Bjalistokaj Kajeroj n-ro 11. Koncerteto de Halina Różanek
  • 17.40–18.10
    Tomasz Chmielik: Prezento de novaj Esperanto-libroj, inter ili „Ŝuistoj” de Stanisław Ignacy Witkiewicz en la unua Esperanto-traduko
  • 18.10–18.30
    Roman Dobrzyński: prezento de la libro Verda Simio
  • 18.30–19.30
    Koncerto de JoMo (Jean-Marc Leclercq)
  • 20.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3
    Amika rondo kun vespermanĝeto

Sabato, la 11-a de decembro

  • 11.00–11.15, CLZ, supra salono
    Paweł Nowak: Leszek Solakiewicz, la granda propagandanto de la lingvo Esperanto en Zagórnik
  • 11.15–12.00
    Ráczkevy-Eötvös Ágnes: Testamento de Luter
  • 12.00–13.00, CLZ, malsupra salono (pargeta)
    Komuna manĝo (mendu en la aliĝilo)
  • 13.30–14.00, strato Malmeda
    Solena flormetado al la monumento de L. L. Zamenhof
  • 14.00–14.45, malnova paroĥa preĝejo, str. Kościelna 2
    Katolika meso en Esperanto; paralele:
  • 14.10–15.00, CLZ, supra salono
    Projektoj de Erasmus+
  • 15.00–16.00
    Tim Owen: Historio de Esperanto-simboloj
  • 16.00–16.30, CLZ, supra salono
    Przemysław Wierzbowski: prezento de Solaris en Esperanto
  • 16.30–17.00
    Lucas Riviere: 15 jaroj de E@I
  • 17.00–18.00
    Prelego de prof. Walter Żelazny: Sukcesoj kaj malsukcesoj de Esperanto en la mondo
    Paweł Fischer-Kotowski: Anonco de la Esperantisto de la Jaro 2021
  • 18.00–18.30
    Koncerto de Frey-Lech Trio kaj Uku-Donaco Bjalistoko
  • 18.30–19.30, CLZ, malsupra ĉambro 105
    Naskiĝtaga kuko de Ludoviko
  • 20.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3
    Amika rondo kun vespermanĝeto

En sabato de 11.00 ĝis 18.00 funkcios Esperanto-radiostacio de Stanisław Dobrowolski.

Dimanĉo, la 12-a de decembro

Erasmus+

Ĉi-jare la Zamenhof-Tagojn akompanos renkontiĝoj de tri projektoj de la programo Erasmus+ en la Esperanto-klubejo, str. Piękna 3:

  • ĵaŭdon, la 9-an de decembro, 10.00–16.00: Reta Edukado Nun!
  • vendredon, la 10-an de decembro, 10.00–15.00: Volontulado kaj asocia daŭripov-evoluo
  • lundon, la 13-an de decembro, ekde 10.00: Trejnu la Trejniston! Krome tiun tagon ekde 18.00 ni invitas al la 153-a renkontiĝo de Bjalistoka Lingvokafejo en la kafejo Fama (str. Legionowa 5), kie estos ankaŭ Esperanto-tablo

Tranoktoj

Ĝenerale la organizantoj ne mendas tranoktojn. Jen malmultekostaj ebloj, kiujn ni rekomendas:

Oni ankaŭ povas senpage tranokti en la Esperanto-klubejo ĉe la str. Piękna 3 kun sia matraco kaj dormosako, se antaŭe anoncite. Se vi bezonos helpon pri la mendo de tranokto, kontaktu nin.

 


La 22-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj kaj la literatura konkurso „Kio okazis, kio okazos?” estas sub alta protektado de la urbestro de Bjalistoko. La evento okazas kun financa subteno el la buĝeto de la urbo Bjalistoko. Partnero de la renkontiĝo estas la Asocio de Aŭtoroj ZAiKS.

Bjalistoka Esperanto-Societo organizas la renkontiĝon kun subteno kaj kunlaboro de Bjalistoka Kulturcentro / Centro Ludoviko Zamenhof kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko. La organizantoj havas la rajton ŝanĝi la programon.

 

                                     

 

                             

Respondi