Ekskurso – Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

Grandioza historio de eta urbo: SUPRAŚL en la praarbaro Knyszyńska

Kadre de la 22-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj ni invitas vin ekskursi al la urbeto Supraśl, troviĝanta ĉe la rivero Supraśl en la praarbaro Knyszyńska. Ĝia historio komenciĝis en la 16-a jc., nun ĝi estas kuracloko.

Forveturo la 12-an de decembro 2021 /dimanĉo/ je 9h00.
Kolektiĝo antaŭ la sidejo de BES, str. Piękna 3 en Bjalistoko

Aliĝu ĝis la 6-a de decembro!

Programo:

Laŭ la vojo al Supraśl ni vizitos la 19-jarcentan judan tombejon de Bjalistoko, en kiu troviĝas kelkmil tomboŝtonoj – inter ili ankaŭ de Zamenhofoj.

En Supraśl ni vizitos

  • La ortodoksan monaĥejon,
  • La muzeon de ikonoj en la iama Palaco de Abatoj,
  • La muzeon de pres-arto, kiu rilatas al iama monaĥa eldonejo.

Promenado tra la urbeto:

  • iama lernejo fontita de la grafino Józefina Zachert, nun la urbodomo,
  • preĝejoj: katolika kaj eks-protestanta el la 2-a duono de la 19-a jc.,
  • modernisma Popola Domo laŭ la projekto de Jarosław Giryn,
  • avangarda teatro Wierszalin en iama feridomo,
  • strato 3 Maja kaj domoj de teksistoj,
  • eklektika palaco de la prusa fabrikisto Buchholtz, nun arta liceo,
  • ligna Domo de Ĝardenisto el la 18-a jc.,
  • panoramo el deklivo al la rivero Supraśl,
  • tagmanĝo.

Revenante ni haltos ĉe la iama protestanta tombejo:

  • klasikisma tombeja kapelo de Zachert,
    • tombeja kapelo de Adolf Buchholtz, perlo de novgotika arkitekturo.

Reveno al Bjalistoko ĉ. 16h30.

Prezo de la ekskurso: 90 zlotoj, inkl. veturigo, tagmanĝo, enirbiletoj por la vizitataj objektoj. La kostoj ne inkluzivas asekuron.

La ekskurson gvidos Iza Walentynowicz (tel.+48 602 407 533).

Por aliĝi bv. plenigi la aliĝilon de la Zamenhof-Tagoj ĝis la 6-a de decembro.

Atentu!
1. Pro la epidemio ni petas konformiĝi al la validaj sekur-reguloj kaj nepre surhavi maskon.
2. Tuj antaŭ la ekskurso ĉiu partoprenanto devos subskribi jenan deklaron. Bonvolu legi ĝian enhavon:
Mi konscias pri leĝa respondeco okaze de falsa deklaro. Mi deklaras, ke:
1/ En mia loĝloko restas neniu persono sub kvaranteno aŭ izolo en hejmaj kondiĉoj.
2/ Laŭ mia scio mi ne kontaktis homon malsanan je KOVIM-19 en hejma izolo aŭ kvaranteno.
3/ Mi ne havas malsan-simptomojn kiuj karakterizas kontaĝan malsanon.
4/ Mi konscias pri risko-faktoroj, kiuj minacas malsaniĝi je KOVIM-19.

……………………………………………………….
Subskribo, dato

 

Fot. DSC 0683.Suprasl.jpg, aŭtoro: Andrzej Miecznik, CC BY 3.0

Respondi