Naskiĝtago de Jakobo Ŝapiro

Antaŭ 120 jaroj, la 29an de oktobro 1897 naskiĝis en Bjalistoko Jakobo Ŝapiro, la iniciatinto de la unua Esperanto-Societo en Bjalistoko, fervora propagandisto de la internacia lingvo, ĵurnalisto kaj instruisto. Tiuokaze ni invitas dimanĉe je 17h00 al la sidejo de BES ĉe la str. Piękna 3 al naskiĝtaga renkontiĝo: komuna kuirado kaj prezentaĵo dediĉita al Joŝo.

Ni ankaŭ decidis publikigi Babiladojn de Bonhumora Zamenhofano verkitajn de Ŝapiro en 1922 en la formato .epub por bitlibroj. Bonan legadon!

Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano – originala Esperanta versio (epub)
Opowiastki Wesołego Esperantysty – pola traduko (epub)

Respondi