Vizito de nia volontulo al Łapy

Mardon la 12an de februaro Viktor, nia volontulo de la programo Erasmus+, gastis en la 2-a bazlernejo en Łapy. Tie en la angla en du klasoj li parolis pri Rusia Fora Oriento, el kiu li devenas. Viktor montris al la lernantoj fotojn de sia urbo kaj Tajgo – la arbaro, kie loĝas siberiaj tigroj. La infanoj eksciis pri la klimato, historio kaj naturo de tiu regiono kaj eklernis kelkajn novajn anglajn vortojn.

La originala artikolo ĉe la retpaĝo de la lernejo

 

 

Respondi